hVortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

hVortaro estas senpaga programo, datumbaze ĝisdatigita de laborgrupo starigita de Itala Esperanto-Federacio en 2010 kaj teknike prizorgita de la bolonja esperantisto Danio Manetta, kiu provizis la uzanton per dulingva vortaro Esperanto-itala, itala-Esperanto.

La programo publikiĝis rete dum decembro 2009.

En 2019 nova retejo kreita de Daniele Binaghi estis publikigita ene de la retejo de I.E.F., kun aldonaj funkcioj je la interreta serĉilo.

La kerno de la vortprovizo estas la Vocabolario italiano-esperanto de Carlo Minnaja (1996).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]