Manĝobastonetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haŝio)
Manĝobastonetoj el ligno kaj plasto
Ĉine
Ĉina skribo 筷子
Pinjino kuàizi
Japane
Kanji
Transskribado Hepburn hashi
Koree
Hangeul 젓가락
Revizita romanigo jeotgarak
McCune-Reischauer chŏtkarak
Taje
Taja alfabeto ตะเกียบ
Internacia Fonetika Alfabeto takìap
Vjetname
Vjetnama skribo đũa

Manĝobastonetoj,[1] manĝbastonetoj,[1] haŝioj,[1][2]kvajzoj estas manĝiloj, kiujn oni uzas en orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio) kaj en partoj de Tajlando. La ilo konsistas el paro de samlongaj bastonetoj, kiujn oni uzas pinĉante aŭ "ŝovelante" la manĝaĵojn.

Manĝobastonetoj povas esti la solaj manĝiloj, aŭ oni povas aldoni kulerojn, kiel tio okazas en Koreio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tombotrovaĵoj montras, ke tiu formo de manĝiloj ekzistis en Ĉinio jam dum la dinastio Shang (1600 - 1100 a.K.) [3] kaj estis disvastigitaj tra la tuta orienta Azio. La plej malnova trovaĵo de manĝobastonetoj estas paro el bronzo, trovita en tombo de Yin-ruinoj ĉe Houjiazhuang, Anyang, Henano, datita de ĉ. 1200 a.K.[4][5]

Dum la 7-a jarcento bonzoj kaj misiistoj kunportis manĝobastonetojn el Ĉinio al Koreio kaj Japanio.

Iloj similaj al manĝobastonetoj estis elfositaj en la arkeologia ejo Megiddo en Israelo. Tiu malkovro povus montri ke jam dum la antikvo ekzistis komercaj rilatoj al Azio, aŭ ke manĝobastonetoj evoluis paralele. Manĝobastonetoj estis kutimaj iloj ankaŭ en hejmoj de la ujguroj sur la mongoliaj stepoj dum la 6-a ĝis la 8-a jarcento.[6]

Kvajzoj-manĝilaro de Ĉinio

Uzi kvajzojn estas manĝa kutimo de ĉino. Kvajzoj, nome “zhu-箸”en antikveco, havas longan historion en Ĉinio. Oni jam ekuzis kvajzojn almenaŭ en Shang-dinastio (ĉ.a.K.16 jarcento/ĉ.a.K 11 jarcento).

Jam ekekzistis kvajzoj faritaj per elefanta eburo antaŭ ĉ.3100 jaroj laŭ la noto de historia libro pri tio. Reĝo Zhou de Shang-dinastio, estis tro lukseca. Mortiginte elefantojn, li prenis eburojn fari kvajzojn por lukseca montriĝo de lia reĝa spirito. Tiuj ĉi estas la unua paro da kvajzoj eburaj en noto per vortoj. Kalkulinte tion, jam 3100 jaroj, ĝuste 1100 a.K. ekestis eburaj kvajzoj. Sed de la historio, tiuj ne estis la unua paro da kvajzoj, sed nur eburaj.

Kvajzoj en Ĉinio ankoraŭ retroiras ĝis pli ol 1000 jaroj a.K. Komence tiuj estis lignaj aŭ bambuaj, sed ne eburaj. Do, de tio ke niaj prauloj vivis en praarbaro. Arbaj branĉoj falis ĉie, kaj legomoj estis kuiritaj kaj bolitaj. Oni ne povis preni manĝaĵojn rekte en el varmega kuirpoto, tiel faris tion pinĉi per branĉoj en praarbaro. Kompreneble la primitivaj kvajzoj estis longaj kaj mallongaj, dikaj kaj maldikaj, ne kiel nun regulecaj kaj normecaj. Tiel en ofta uzado, kvajzoj ekekzistiĝis laŭ tia rudimento iom post iom.

En primitiva periodo, kvajzoj ĝenerale estis faritaj de arbbranĉoj aŭ osto kaj korno de bestoj en naturo. En la fina periodo de primitiva socio, estis kvajzoj senŝeligite lignaj kaj bambuaj. En Xia-dinastio (ĉ.a.K.21 jarcento/ĉ.a.K 16 jarcento) kaj Shang-dinastio aperiĝis kvajzoj eburaj kaj jadaj. En Periodo de Printempo-Aŭtuno(a.K.770/a.K 476) kaj Militantaj Regnoj (a.K.475/a.K 221) aperiĝis antikvecaj kvajzoj feraj kaj kupraj. En Han-dinastio (a.K.206/ 220) ekaperiĝis lakitaj kvajzoj brilaj kaj belaj, arĝentaj kaj oraj kvajzoj tro delikaj kaj kostaj.

Arĝentaj kvajzoj en Tang-dinastio (618/907) estas tre fama, ĉar oraj kvajzoj estis ekskluzive uzitaj de imperiestro. Aliuloj ne rajtas uzi tiajn kvajzojn pro imperiestra uzo, sed plutokratoj ĝenerale rajtas uzi arĝentajn kvajzojn, kiuj estas tre ŝatitaj, ĉar laŭdire, oni povas elkontroli venenon per arĝentaj kvajzoj. Kiam oni enmetas ion kun veneno, la arĝentaj kvajzoj nigriĝos de arĝenta koloro.

Diversaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Haŝioj[redakti | redakti fonton]

Haŝio estas unu el malmultaj vortoj kun japana etimo en Esperanto. En la PIV (eldono 2005) troviĝas la vorto haŝioj kiel sinonimo de manĝobastonetoj. Ĝi devenas el la japana vorto hashi (箸). En Japanio oni nomas haŝiojn ankaŭ otemoto (おてもと); tiun vorton oni trovas presita ofte sur la papero protektanta haŝiojn, kiujn oni kutime forĵetas post nur unu uzo.

Multaj ne-japanoj ne konas la vorton, ĉar lernolibroj de Esperanto ofte fokusas je eŭropa vivmaniero, kaj do nur mencias nomojn por Eŭropaj manĝiloj. Manĝobastoneto estas klariga vorto por tiuj kiuj ne konas la vorton haŝio. Same, al tiu kiu ne konas la vorton kulero, oni povus klarigi per manĝoŝovelilo.

Kvajzoj[redakti | redakti fonton]

La ĉina vorto por manĝobastonetoj estas kuàizi (筷子), esperantigita al kvajzoj. Ĝi konsistas el la du ideogramoj 快 (fonetika parto), kiu signifas rapide kaj 竹 (semantika parto), kiu signifas bambuon. La iama ĉina vorto por manĝobastonetoj, kiu pluekzistas en kelkaj modernaj dialektoj, estis 箸 (pinjine:zhù, Minnan: ), kiu tabuiĝis sur ŝipoj, ĉar ĝi similis al alia vorto, kies signifo estis halti (住). Tial oni anstataŭis la vorton de alia kun kontraŭa signifo, kuài (rapide).[7]

Ĉina lingvo hanzio estas hieroglifo. Kiel nuna ideografiaĵo kvajzoj--筷子 evoluas kaj disvastiĝas? Kiel oni nomas tiujn kvajzoj? La ideografiaĵo kvajzoj en han-lingvo troviĝas tri prononcoj kaj ses ideografiaĵoj. Ofte skribita estas 箸 (zhù) superparto estas bambuo, subparto estas homo. Kvajzoj havas longan historion en Ĉinio, sed oni eknomis tion kvajzoj nur pli ol kelkjaroj. Estas tre interesa fenomeno, ke ĉino en sia vivo ofte aldonas alian signifon en ideo per aĵoj en propra vivo. Ekz. en geedziĝa ceremonio oni preparas al novegeedzoj jujubojn kaj kaŝtanojn. Tio signifas homofone “naskiĝi bebo kiel rapide”. Ankaŭ influis la evoluon de ‘zhu’ kvajzoj per tia fenomeno.

En iu libro en Ming-dinastio (1368/1644) rakontas ke indiĝenoj en urbo Wuzhong de Zhejiang provinco nomis tion kvajzo, sed ne ‘zhu’. Kaŭze de tio, ke estis multe da homoj veturigante boatojn, ili turnis grande atenton kaj tabuon je sama prononco ‘zhu’ de kvajzoj kun tiu de helto. Remanto de boato ĉiam deziras glatan vojaĝon, sed ne heltiĝan ĝenaĵon, do, ili parolis je kuai-kuai (rapide). Tiel fakte kvajzoj devenis de dialekto.

Aliaj vortoj[redakti | redakti fonton]

La islanda matarpjónar venas el manĝ- (matar-) kaj trikiloj (pjónar). La sveda vorto matpinnar venas el manĝo (mat) kaj bastonetoj (pinnar). La feroa etingarpinnar venas el manĝant- (etingar-) kaj bastonetoj (pinnar).

En la korea lingvo oni uzas la vorton jeotgarak (젓가락), kiu konsistas el jeo (manĝobastoneto) kaj garak (bastoneto), tamen oni ne povas uzi nur jeo por indiki manĝobastonetojn.

En la vjetnama lingvo manĝobastonetoj nomiĝas đũa (箸).

La angla vorto chopstick verŝajne devenas de la pinjina angla, kie chop chop signifis rapide.[8][9]

Grandeco kaj materialo[redakti | redakti fonton]

Diversaj manĝobastonetoj:
de supre al malsupre: manĝobastonetoj plastaj el Tajvano, porcelanaj el Ĉinio, bambuaj el Tibeto, palmlignaj el Indonezio, ŝtalaj kun samtipa kulero el Koreio, por paro el Japanio, porinfanaj el Japanio kaj forĵetindaj "waribashi" (enpapere).

Manĝobastonetoj estis faritaj antaŭe el bambuo, princoj kaj riĉaj komercistoj uzis ofte ankaŭ arte distranĉitajn bastonetojn el jadoeburo. Hodiaŭaj haŝioj estas plejofte el lignoplasto.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj kvajzoj estas faritaj el ligno kaj relative longaj, ĉirkaŭ 25 cm. Por ĉina kuirado oni uzas varmegajn grasojn kaj sekve sufiĉa distanco al la manĝo estas sekureca afero.

Kvajzoj ŝajne estas simplaj kaj lertecaj, sed je diversaj materialoj kaj specoj. Troviĝis pli ol 100 specoj de kvajzoj en la ĉinia historio, sed nun ofte uzitaj estas lignaj, bambuaj kaj melaminaj, kaj aliaj neofte vidiĝaj.

Ĉina kvajzoj entenas kvin specojn: lign-bambuaj, metalaj, ost-eburaj, ston-jadaj kaj ĥemiaj.

lign-bambuaj kvajzoj estas la plej pramitivaj, la plej popularaj kaj postlasante ĝisnunaj. Iaj famaj lignaj kvajzoj estas faritaj de purpura nanmuo, vintroverda ligno, rozligno kaj ebona ligno.

Metalaj kvajzoj, frutempe estis de bronzo, kaj oro, arĝento, kupro kaj fero, nun korodimuna ŝtalo.

Ost-eburaj kvajzoj, farite de elefantaj eburoj, ostoj de sovaĝaj bestoj, ostoj de bovoj, ostoj de kameloj, eĉ kap-ostoj de elefantoj.

La kvara speco de kvajzoj jadaj, farite de blanka marmoro, ŝafaĵa graso jado kaj smeraldo. Cixi Tajhoo (imperiestra patrino) uzis kvajzojn smeraldajn kaj smeraldajn oroborderitajn.

La kvina speco de kvajzoj estas nuntempa ĥemiaj, melaminaj kaj plastaj kvajzoj k.t.p.

Kvajzoj estas alone inventitaj manĝilaroj, ankaŭ tre lertaj iloj en la mondo. Kvajzoj havas funkciojn pli ol dekkelkajn: piki, pinĉi, kirli-pintpuŝi, miksi, disŝiri kaj duigi..., krom ĉerpi per kulero.

Ie en Ĉinio estas danco “kvajzoj”, kiu estas danco por nupto kaj aliaj festoj. Dancantoj battuŝas la man-platojn, la gripojn, la ŝultrojn kaj gambojn levante kaj tremigante la ŝultrojn, ĉirkaŭturnante la pojnojn lerte kun batado sonklara, ritmo kadenca kaj emocio varma. La danco estas ŝatata de popolo, kaj estas ofte prezentata programo.

Iu reĝo Feraj Kvajzoj en Mjaŭoj nacio de Ĉinio, kies kvajzoj estis en la dorso, prenis kvajzojn kiel batalilo en danĝera momento, sed ne por manĝilo, tiel oni nomis lin Reĝo Feraj Kvajzoj. Li estis kontraŭulo de Qing-dinastio. Iufoje mandarenaj subuloj de Qing-dinastio volis mortigi lin, kiam li estis manĝante per siaj karaj kvajzoj en iu restoracio. Aŭdante sonon armilan, li tuj elprenis la kvajzojn pinĉi la sagon flugantan el ekster la fenestro, sekve li reĵetis al pafinton kaj mortigis la pafinton ekster la fenestro. Kiel bona konfuo!

Japanio[redakti | redakti fonton]

En Japanio haŝioj estas ankaŭ el ligno, sed multe pli mallongaj. Ĉar rizo estis tradicie sufiĉe altekosta en Japanio, oni ofte aldonis grajnon. Tiel la rizo estis malpli algluiĝanta kaj do estis malpli facile manĝi ĝin per bastonetoj. Japanoj manĝante tenas la bovlon ĉe la buŝo kaj longaj bastonetoj malhelpus la manĝadon.

Koreio[redakti | redakti fonton]

En Koreio manĝobastonetoj estas kutime farita el metalo kaj de meza longeco. Supon kaj rizon oni manĝas tie per kulero.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Kiam oni ĝuste uzas manĝobastonetojn, manĝado per ili estas surprize facila.

Ĝusta tenado kaj uzo de manĝbastonetoj
Uzo de manĝbastonetoj
  1. Oni metu unu bastoneton en la interkruciĝon inter la polekso kaj la mano kaj metu ĝin sur la supron de la ringofingro. Oni ne plu movu tiun bastoneton, ĝi estu senmova.
  2. La duan bastoneton oni tenu kiel skribilon per la suproj de la polekso, montrofingro kaj longa fingro. Oni certiĝu ke la bastonpintoj estu samnivelaj.
  3. Oni nun movu la duan bastoneton al senmova bastoneto kaj reen. Tiel oni povas ankaŭ facile pinĉi grandajn aĵojn.
  4. Post iom da trejnado la bastonetoj funkcios kiel pinĉilo.

Konsilo: komence povas esti pli facile teni la bastonetojn meze. Post iom da sperto oni pli kaj pli fine tenos ilin kaj tiel la bastonetoj havos pli grandan amplekson.

Ĉetabla etiketo[redakti | redakti fonton]

Nepre oni ne metu manĝobastonetojn vertikale en rizbovlon. Tion oni nur faras dum funebra ceremonio por memori la mortintojn.

Oni ne rajtas transdoni manĝaĵojn de bastoneto al bastoneto. Kiam oni volas preni iun el komune uzata bovlo, oni turnu la manĝobastonetojn kaj uzu la finaĵojn, kiujn oni ne tuŝis per la buŝo.

En Ĉinio kaj Japanio estas malĝentile meti la manĝobastonetojn sur la bovlon aŭ la teleron (oni metu ilin rekte sur la pleton) aŭ montri per bastonetoj al personoj.

Oni ne ludu per manĝobastonetoj ĉetable.

Faligo de bastoneto estas malbona antaŭsigno en Ĉinio.

En Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ĉino kutimas kunmanĝan metodon, kia manĝa maniero regulas atenton pri rilato je parenco, sango de ĉino kaj ideo de klano kaj familio. Unu paro da kvajzoj enmane estas lertuzita, simpla, ĉipa kaj tre oportuna. Kulturo de kvajzoj estas historilonga. Kvajzoj ŝajne kun facileco kaj sen mirigo havas riĉecan kulturon. Fakte, multe da landoj, kie oni uzas kvajzojn, devenis de Ĉinio. Ĉina praulo investis kvajzojn. Tio ja estas tre granda kontribuo al homara civilizacio.

Ĉino longe ŝatas homofonajn benvortojn. Kvajzoj homofonas signifon rapide naskiĝo de filo kara, ĝojo kaj gajo, kaj aliaj bona deziro. Dek paroj da kvajzoj signifas tute perfektiĝon.

Kvajzoj kvajzoj, rapide filo estas. Tio estas tre popola homofona vorto en Qing dinastio, do, kvajzoj estas para, kiu signifas ke novegeedzoj ne disiĝos ĝis morto. Alie, oni sude de la Jangzi-rivero moras ĵeti kvajzojn el fenestro dum geedziĝa ceremonio. Kiam oni aŭdas sonon de kvajzoj falintaj teren, ĉiuj elparolas: “Kvajzoj kvajzoj, bebo naskiĝu rapide”.

Ĉino havas multe da tabuoj pri kvajza uzado manĝante, ekz. ne batu bovlon aŭ kuvon. Tio ĝenerale rilatas pri almozo. Nur almozanto batetas la bovlon per kvajzoj.

En ĉiutaga vivo, ne rekte starigu kvajzojn super bovlo. Tio estas alia tabuo, ĉar oni faras tion nur por oferaĵo al mortinto.

Kvajzoj jam fariĝas artaĵoj. Iaj estas or- kaj arĝentplakitaj, iaj estas gravuritaj pri drako aŭ fenikso.

Sur tiu ĉi paro da kvajzoj troviĝas duflanke gravurita distiko: “Kun koro oro- jada, Anim' orkideflora; Amiko bonkoreca, Instruo laŭ daoo”. Aliflanke estas eta pentraĵo ‘Ming-imperiestro de Tang-dinastio ekskursis en printempo’; alia paro estas: birdo staranta ĉe branĉo estas amiko ankaŭ, floro falinta sur akvo estas verkaĵo preskaŭ; aliflanke “Zhuge Liang pruntas venton orientan”. Ĉiuj estas operaĵo. Tiu ĉi estas mondfama Jiading-a gravuraĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 [1] Majstro (vortaro) ("manĝbastoneto", "manĝbastono" kaj haŝio)
  2. Klarigita kiel "Manĝobastoneto" de PIV.
  3. Chinese Chopsticks
  4. Lu, Maocun. "An Introduction to Chopsticks," in Agricultural Archaeology, 2004, No. 1:209-216. ISSN 1006-2335.
  5. Le due leggende sulle bacchette cinesi
  6. Hunoj ĉe republicanchina.org
  7. Norman, Jerry (1988) Chinese, Cambridge University Press, p76.
  8. of chopstick Difino de manĝobastoneto[rompita ligilo], Merriam-Webster
  9. Norman, Jerry (1988) Chinese, Cambridge University Press, p267.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]