Kradvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haŝtago)
Kradvorto en Berlino por atentigi biciklantojn uzi la biciklon por redukti la kurbon de la kronviruso KOVIM-19

Kradvorto[1] (angle hashtag) estas vorto, akronimo aŭ senspaca vorto prefiksita per krado ("#"). Tio utilas por sociaj retoj.

Solidareca kradvorto aŭ etikedo #JeSuisCharlie (en franca ‘Mi estas Charlie’). Ĝi rilatas al la Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.

Ekzemploj:

  • #Esperanto
  • #EsperantoLives (Amaskomunikila kampanjo, kiun lanĉis la konata Esperanto-Jutubisto Evildea 15-an de decembro 2015)
  • #MiAmasEsperanton
  • #IJK (Internacia Junulara Kongreso)
  • #UK (Universala Kongreso)
  • #VNVU (Vi Nur Vivas Unufoje)
  • #FAĜNO (Foton Aŭ Ĝi Ne Okazis)

Kradvorto estas uzataj por indeksado de kontribuaĵoj en sociaj retoj kaj por interligi kontribuaĵojn pri similaj temoj.

La signo krado ("#") informadike unuafoje uziĝis en 1978 kadre de la programlingvo C, kaj pli amplekse uziĝis en 1988 kadre de la tujmesaĝa protokolo interreta relajsa babilo (IRC). Ĝenerale konata la fenomeno estas plej laste ekde 2007, kiam la mikrobloga servo Twitter amplekse ekuzis kradvortojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Komputeko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]