Haŭsa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj afrikaj lingvoj interalie
la haŭsa lingvo.
Haŭsa lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Hausa–Gwandara
Parolata en Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano
Parolantoj 43 900 000
Skribo latina alfabeto, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia lingvaro
Ĉada lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ha
  ISO 639-3 hau
  Glottolog haus1257
Angla nomo Hausa
Franca nomo haoussa
Vikipedio
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = ha
639-3 = hau
Regionoj en Niĝero kie oni parolas la haŭsan. Rimarku: Haŭsa-parolantoj vivas inter alilingvanoj; tial ne en ĉiuj lokoj en tiu ĉi mapo estas plimulto de haŭsa-lingvanoj.
La ĉefaj subŝtatoj en nord-okcidenta Niĝerio, kie oni parolas la haŭsan: Kebi, Sokoto, Zamfara, Kacina, Kaduna, Kano, Ĝigaŭa, Baŭĉi kaj Gombe.

La haŭsa lingvo estas la Ĉada lingvo kun la plej granda nombro da parolantoj; ĝin parolas proksimume 25 milionoj homoj kiel gepatra lingvo kaj proksimume 18 milionoj homoj kiel dua lingvo — ĉefe en la ŝtatoj Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano en Afriko. Ĝi estas la 41-a plej granda lingvo de la mondo. La lingvo estas vaste uzata kiel loka interlingvo, aparte multe inter islamanoj.

Klasifiko

Haŭsa apartenas al la Okcidenta Ĉadlingva subgrupo de la Ĉada lingvaro, kiu estas parto de la Afrikazia lingvaro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝo pri Haŭsa lingvo ĉe UCLA greke Pri Raporto pri Haŭsa en Ethnologue (angle) greke Pri Haŭsa lingvo en Ethnologue (angle)