Haasta kivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Haasta kivio

Haasta kivio, ilustracio de ino
Haasta kivio, ilustracio de ino
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Apterigedoj Apterygidae
G.R. Gray, 2003
Genro: Apterigo Apteryx
Specio: A. haastii
Apteryx haastii
(Potts, 1872)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda punktokivioHaasta kivio,[1]Roroa en maoria (Apteryx haastii) estas specio de kivio endemia de la Suda Insulo de Novzelando. La Haasta kivio, kiel membro de la Strutoformaj, estas nefluga birdo. Ĝi estas la plej granda el la kivioj. La malfacila topografio kaj akra klimato de la altaj altitudoj, nome alpa parto de ties habitato, faras ne ilin netingeblaj de nombraj enmetitaj mamulaj predantoj, kiaj hundoj, furoj, katoj[2] kaj ermenoj. Pro tio, populacioj de tiu specio estis malpli akre tuŝitaj de la predado fare de tiuj invadaj specioj kompare kun aliaj kivioj. Ĉiukaze estis 43% de malpliiĝo en la populacio dum la pasintaj 45 jaroj, pro tiuj predantoj kaj habitatodetruo. Tio kondukis al la klasigo de la specio kiel vundebla.[3] Estas malpli ol 16,000 Haastaj kivioj totale, preskaŭ ĉiuj en la plej montaj partoj de nordokcidenta Nelson, la Nordokcidenta Marbordo, kaj la Sudaj Alpoj. Minoritato loĝas en insulaj rezervejoj.

Tiu kivio estas tre agresema, kaj paroj defendas siajn grandajn teritoriojn (49 akreojn) kontraŭ aliaj kivioj.[1] La Haasta kivio estas nokta, kaj dormas dumtage en nestotruoj. Nokte ili manĝas senvertebrulojn kaj ankaŭ plantojn. La Haasta kivio reproduktiĝas inter Junio kaj Marto. La ovo estas la plej granda el ĉiuj birdoj proporcie al la birdogrando. Eloviĝo okazas post 75 al 85 tagoj, kaj post eloviĝo, la idoj estas abandonataj de siaj gepatroj.

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

Tiu granda kivio estas unu el kvin specioj de kivioj loĝantaj en Novzelando. La aliaj kvar estas la Tokoeko (Apteryx australis), la Okarita kivio (Apteryx rowi), la Ovena kivio (Apteryx owenii),[4] kaj la Nordinsula bruna kivio (Apteryx mantelli).[5] La Haasta kivio estas rilata al la Ovena kivio.[6] La kivia genro nome Apteryx, estas endemia de Novzelando, kaj 44% el la birdospecioj indiĝenaj el Novzelando estas endemiaj.[4] La kivioj estas situantaj en la familio de Strutoformaj, kio inkludas ankaŭ la Emuon, la Struton, la Reaojn,[7] kaj la Kazuarojn. Ĉiuj Strutoformaj estas neflugaj.[8] Kivioj estas tre proksime rilataj al la formortintaj Moaoj kiuj iam loĝis en Novzelando.[9]

 
 

A. haastii



A. owenii






A. australis



A. rowi



A. mantelli



Rilataro en la genro Apteryx[6]

Antaŭ la Haasta kivio estis konata al la scienco, cirkulis historiojn pri ekzisto de granda kivio nome maorie Roaroa. En 1871, oni alportis du specimenojn al la Kanterburia Muzeo, kie ili estis identigitaj kiel nova specio kaj estis nomita laŭ la muzea zorgisto, Dro. Haast.[10]

La Haasta kivio estis unuafoje priskribita kiel Apteryx haastii de Thomas Henry Potts, en 1872, baze sur specimeno el Okcidenta Distrikto, Novzelando.[1] Ĝi estas monotipa specio.[11]

La genronomo, Apteryx, derivas el la antikvgrekaj vortoj a "sen" aŭ "ne", kaj pteryx, "flugilo" kaj haasti estas novlatina formo de la familinomo de Julius von Haast.[12][13]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En Otorohanga Kiviejo

La Haasta kivio estas la plej granda el la kivioj;[6] la masklo estas 45 cm alta, dum la ino estas 50 cm alta. La bekolongo gamas el 9 al 12 cm,[14] dum la pezo gamas el 1.2 al 2.6 kg ĉe maskloj kaj 1.5 al 3.3 kg ĉe inoj.[1] La korpo estas piroforma, kaj la kapo kaj kolo estas malgrandaj kun longa svelta ebureca beko.[14][15] La Haasta kivio, kun la aliaj kvioj, estas la ununura birdo kun naztruoj fine de la beko.[16] La okuloj estas malgrandaj kaj ili ne bone vidas,[17] ĉar ĝi fidas ĉefe el sia flarkapablo.[18] La kruroj estas mallongaj, kun tri fingroj por piedo.[17] Ili havas plumaron komponita el mildaj, harecaj plumoj, kiuj ne havas postmudaĵojn. La plumaro povas gami el karbogriza al helbruna.[14] Ili havas longajn vibroharojn ĉirkaŭ la buŝtruo, kaj ne havas voston, nur malgrandan vostostumpon.[1] La komuna nomo de tiu birdo nome Granda punktokivio derivas el la nigraj punktoj de ĝiaj plumoj.[17] Ili uzas siajn povajn krurojn kaj ungojn por defendo kontraŭ predantoj kiaj ermenoj aŭ furoj. Kivioj estas neflugaj birdoj, kaj pro tio ne havas kavajn ostojn, nek karinon al kiu flugilmuskoloj povus ankriĝi, kaj havas fajnajn flugilojn.[14] Tiu specio havas ankaŭ malaltan korpotemperaturon kompare al aliaj birdoj. Averaĝa vivodaŭro estas 30 al 40 jaroj.[19]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de herbotufa herbejo, kie loĝas la Haasta kivio.

La Haasta kivio iam loĝis en nombraj areoj tra la Suda Insulo, sed pro predado fare de invadaj specioj, la restantaj kivioj estas nune limigitaj al tri lokoj.[20] Tiuj kivioj loĝas en pli altaltitudaj areoj. Estas populacioj el nordokcidenta Nelson al la rivero Buller, la Nordokcidenta Marbordo (rivero Hurunui al Artura Montopasejo), kaj la Paparoa Montaro,[3] same kiel ĉe la ĉeftera insulo de Lago Rotoiti.[21][22] La populacio de Sudaj Alpoj estas partikulare izolata.[21] La Haasta kivio loĝas en komplikaj, labirintecaj nestotruoj kiujn ili konstruas.[23] Ĝis kvindek nestotruoj povas ekzisti en la teritorio de unu birdo.[24] Ili ofte vagadas, kaj estas en diferenca nestotruo ĉiutage.[18] Birdonestaj fungoj nome Nidulariacoj foje kreskas en tiuj nestotruoj.[25] Ties habitato gamas en alto el marnivelo al 1,500 m, sed majoritato koncentriĝas en gamo el 700 al 1,100 m en subalpa zono. Tiuj kivioj loĝas en herbotufaj herbejoj, arbustaroj, paŝtejoj kaj arbaroj.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta populacio kaj tendencoj[2][15]
Loko Populacio Dato Tendenco
Rivero Buller al Nelson Nekonata Malpliiĝanta
Paparoa Montaro Nekonata Malpliiĝanta
Nacia Parko Artura Montopasejo Nekonata Malpliiĝanta
Nacia Parko Lagoj Nelson Nekonata 2007 Enmetita
Totalo (Suda Insulo, Novzelando) 16,000 2008 Malpliiĝanta -2% jare

La populacio de Haasta kivio startis malpliiĝi kiam eŭropaj setlantoj unuafoje alvenis en Novzelandon.[3] Antaŭ la alveno de la setlantoj, vivis ĉirkaŭ 12 milionoj da Haastaj kivioj en Novzelando.[18] Tiu birdo estis ofte predita de invadaj porkoj, hundoj, furoj kaj ermenoj, kio kondukis al nur 5%  de ida survivindico.[24] Ili havas pliajn avantaĝojn ol aliaj kivispecioj rilate al tiuj predantoj ĉar ili loĝas en altaltitudaj kaj humidaj areoj.[21] Tamen, estis malpliiĝo en la populacio de 43% en la pasintaj 45 jaroj,[3] kaj malpliiĝis je 90% ekde 1900.[26] Homoj endanĝerigis la specion ankaŭ pro detruo de ties habitato per lignoproduktado kaj konstruado de minejoj.[25][27] Antaŭe, homoj ĉasis tiujn kiviojn por ties plumoj kaj por manĝo.[17] En 1988, la specio estis listita kiel Malplej Zorgiga. Ĝi estas nune klasita de la IUCN kiel vundebla specio. Tiu kivio havas loĝan teritorion de 8,500 km², kaj en 2000 restis 22,000 plenkreskaj ĉirkaŭkalkulitaj birdoj. Ili havis tendencojn al malpliiĝo de ĉirkaŭ 5.8% jare.[15] La ĉefa minaco el predantoj venas de musteledoj, vulpoposumoj Trichosurus vulpecula, katoj, hundoj kaj porkoj.[3][15] La plej minacitaj populacioj estas en la sudaj areoj de la teritorio de la specio.[21] Restas malpli ol 16,000 Haastaj kivioj.[26] Okazas klopodoj por savi la kiviojn, kaj oni konstruis rifuĝejojn por la Granda punktokivio.[25] Danke al intensa kaptado kaj venenado de predantoj la ida survivindico pliiĝis al ĉirkaŭ 60% en areoj kie oni entreprenis mamulan plagokontrolon.[18]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Remburita specimeno

La Haasta kivio estas nokta laŭ kutimaro.[17] Se la kivioj loĝas en areo sen predantoj, ili aperas dumtage. Nokte ili eliras por manĝi. Kial ĉe aliaj kivispecioj, ili havas bonan flarkapablon, kio estas malkutima ĉe birdoj.[14] Maskloj estas tre teritoriemaj.[21] Maksimume 4 al 5 kivioj loĝas en kvadrata kilometro.[25] La teritorio de unu paro povas esti 25 ha granda. Oni ne scias kial ili defendas tiom grandan teritorion proporcie al sia grando.[18] Ili alvokas, ĉikanas aŭ luktas por forpeli entrudulojn. Voĉo de la Haasta kivio inkludas gruntadon, fajfojn kaj bekofrapadon.[25] La maskloj de Haasta kivio havas alvokojn kiu similas al trilovirea trilado, dum la ina alvoko estas akra, raspa kaj ankaŭ trileca.[15][24]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Engrunde ili elfosas por serĉadi tervermojn kaj larvojn,[17] krom skarabojn, cikadojn, grilojn, muŝojn, vetaojn, araneojn, raŭpojn, limakojn kaj helikojn surgrunde.[24] Ili manĝas ankaŭ berojn kaj semojn.[17] Por trovi predon, la Haasta kivio uzas siajn flarkapablojn aŭ sentovibradojn kaŭzitajn de la movado de ties predo.[24] Por fari tion, la kivio metas sian bekon en la grundon,[18] poste uzas ĝin por elfosi engrunden.[17] Ĉar ili estas noktuloj, ili ne eliras ĝis 30 minutoj post la sunsubiro por ekĉasadi.[18] Kivioj englutas ankaŭ malgrandajn ŝtonetojn, kiuj helpas la digestadon.[28]

Predado[redakti | redakti fonton]

Ĉar plenkreskulaj Haastaj kivioj estas grandaj kaj povegaj, ili kapablas forigi plej predantojn kiuj atakas ilin, kiaj ermenoj, furoj, musteloj, porkoj, vulpoposumoj kaj katoj, ĉiuj el kiuj estas invadaj specioj en Novzelando. Tamen hundoj[15] kapablas mortigi eĉ plenkreskulojn. Ermenoj, furoj, posumoj, katj kaj hundoj manĝas kaj ovojn kaj idojn, kio kaŭzas ke plej idoj mortiĝas dum la unuaj kvin vivomonatoj.[24] Iam la Haasta kivio estis predita ankaŭ de la Haasta aglo kiu estas nune formortinta.[25]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de nematura kaj maskla plenkreskulo.

La Haasta kivio estas monogama,[18] kaj ties paroj foje daŭras 20 jarojn. Nestoj estas faritaj en nestotruoj. La reprodukta sezono ekas en Junio kaj finas en Marto, ĉar tiam estas multe da manĝo. Maskloj atingas seksan maturecon ĉe 18 monatoj en kaptiveco, dum inoj kapablas ovodemetadi post tri jaroj. En naturo, seksa matureco por ambaŭ seksoj estas inter aĝoj de tri kaj kvin jaroj. La maskloj de Haasta kivio persekutas apudajn inojn ĝis ili foriras aŭ pariĝas. La paro pariĝas ĉirkaŭ 2 al 3 fojojn dum la agokerno.[29] La gravedo daŭras ĉirkaŭ unu monaton. La inoj ne manĝas dum tiu periodo, ĉar la ovoj estos kvarono de la kivia korpomaso.[18] La flavo estas 65% el la ovo. Ĉe plej birdovoj, la flavo estas ĉirkaŭ 35 al 40% el la ovoj. Tio faras ke la kivia ovo estas la plej granda en proporcio al la korpo.[29] Inoj devas dependi el la graso stokita dum la antaŭaj kvin monatoj por survivi. Pro la grando de la ovo, la gravedo estas nekomfortiga por la ino, kaj tiele ili ne multe moviĝas. Por malgrandigi la doloron, la inoj metas sin en akvon kiam ili eliras el la nestotruojn metante siajn ventrojn en flakojn.[18] La ovodemetada sezono estas inter Aŭgusto kaj Januaro.[30]

Post la ino demetas la ovon, la masklo kovas ĝin dum la ino gardas la neston. Maskloj lasas la neston nur dum kelkaj horoj por ĉasadi, kaj dume, la ino anstataŭas. Eloviĝo okazas post 75 al 85 tagoj. La kiviido bezonas 2 al 3 tagojn simple por eliri el la ovo. Kiviidoj estas frumaturaj, kaj estas abandonitaj de la gepatroj post eloviĝo. Post dek tagoj, la idoj kuraĝas eliri el la nestotruo por ĉasadi. Plej idoj estas mortigitaj de predantoj en la unuaj ses monatoj de vivo. La Haasta kivio atingas plenkreskulan grandon post la sesa jaro. Malkiel plej birdoj, la ino de Haasta kivio havas du ovariojn. Plej birdoj havas nur unu. La Haasta kivio distingiĝas el aliaj kivispecioj pro la fakto ke ili povas produkti nur unu ovon jare, ĉar postulas ege multan energion produkti tiun enorman ovon.[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Davies, S. J. J. F. (2003)
  2. 2,0 2,1 http://www.kiwisforkiwi.org/about-kiwi/kiwi-species/great-spotted-kiwi/
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 BirdLife International (2012). Apteryx haastiiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16-a julio 2012.
  4. 4,0 4,1 Biological diversity in New Zealand. Encyclopedia of Earth. Alirita 2008-06-21.
  5. Northern Brown Kiwi - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International. Alirita 2008-06-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-02. Alirita 2013-09-16.
  6. 6,0 6,1 6,2 Great Spotted Kiwi Classification. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-09.
  7. Ratites (Emu, Ostrich, and Rhea). United States Department of Agriculture. Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2008-06-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2021-08-12.
  8. The Cassowary Bird. Buzzle.com. Alirita 2008-06-21.
  9. New Zealand Ecology – Kiwi. TerraNature. Alirita 2008-06-21.
  10. Great spotted Kiwi. New Zealand birds and birding. Alirita 2008-01-19.
  11. Clements, J (2007)
  12. Liddell, H. G. & Scott, R. (1980)
  13. Gotch, A. F. (1995)
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Great Spotted Kiwi Adaption. University of Wisconsin. Alirita 2012-02-22.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 BirdLife International (2008)(a)
  16. Great Spotted Kiwi interesting facts. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-11.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 Great Spotted Main Page. Centralpets.com. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2008-04-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2013-09-18.
  18. 18,00 18,01 18,02 18,03 18,04 18,05 18,06 18,07 18,08 18,09 18,10 Apteryx haastii. Animal Diversity Web. Alirita 2008-04-20.
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-08. Alirita 2013-09-17.
  20. McLennann, J. & McCann, T.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 About The Bird:Great Spotted. Save the Kiwi. Arkivita el la originalo je 2008-01-01. Alirita 2008-01-20. Arkivigite je 2008-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-01. Alirita 2013-09-18.
  22. KIWIS Apterygidae. MontereyBay.com. Arkivita el la originalo je 2007-10-17. Alirita 2008-01-19.
  23. Great Spotted Kiwi Habitat. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-09.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 Kiwi. The Arthur's Pass Outdoor Education Centre. Arkivita el la originalo je 2008-08-03. Alirita 2008-01-21. Arkivigite je 2008-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-03. Alirita 2013-09-20.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 Great Spotted Kiwi Interactions With Others. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-09.
  26. 26,0 26,1 Great Spotted Kiwi - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International. Alirita 2008-07-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2013-09-18.
  27. "New Zealand State Coal Company Plans to Mine Kiwi Habitat", Environmental News Service, 12-a de julio 2004. Kontrolita 2008-07-11.[rompita ligilo]
  28. Great Spotted Kiwi Nutrition. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-09.
  29. 29,0 29,1 Great Spotted Kiwi Reproduction. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-06.
  30. Cockrem, J. F. , et al. (1992)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Kiwis". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–90, 93–94. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A.F.. (1995) “Kiwis”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Londono: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]