Hablot Knight Browne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hablot Knight Browne
Persona informo
Aliaj nomoj Phiz
Naskiĝo 12-an de julio 1815 (1815-07-12)
en Lambeth
Morto 8-an de julio 1882 (1882-07-08) (66-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Infano Gordon Browne
Okupo
Okupo karikaturisto • ilustristo • pentristo • gravuristo • watercolorist • desegnisto
vdr

Hablot Knight BROWNE (10a de julio 1815 – 8a de julio 1882) estis angla artisto kaj ilustristo. Bone konata laŭ sia artista nomo, Phiz, li faris ilustraĵojn por libroj de Charles Dickens, Charles Lever, kaj Harrison Ainsworth.

Printempe de 1836, li renkontiĝis kun Charles Dickens. Estis tiam kiam Dickens estis serĉante iun por ilustri Pickwick. Browne iĝis la ilustristo de lia broŝuro Sunday under Three Heads. En la originala eldono de Pickwick, eldonita en ŝilingaj ĉiumonataj partoj el komenco de 1836 ĝis la fino de 1837, el kio la unuaj sep platoj estis desegnitaj de Robert Seymour, kiu memmortigis en aprilo 1836. La venontaj du platoj estis desegnitaj de Robert William Buss.

Browne kaj William Makepeace Thackeray vizitis la oficejon de la publikigistoj kun ekzemploj de sia laboro por estis inspektita de Dickens. La romanisto preferis tiujn de Browne. kies unuaj platoj por Pickwick estis subskribitaj kiel "Nemo", sed la tria jam estis subskribita kiel "Phiz", pseŭdonimo kiu restis jam por la estonteco. Demandita kiel li elektis tiun nomon, li respondis ke la ŝanĝo el "Nemo" al "Phiz" estis farita por harmonii pli bone kun la pseŭdonimo de Dickens "Boz".

Phiz disvolvigis la rolulon Sam_Weller grafike same kiel Seymour estis disvolviginta Pickwick. Dickens kaj Phiz iĝis bonaj amikoj kaj en 1838 veturis kune al Yorkshire por vidi la lernejojn el kiuj Nicholas Nickleby iĝis la heroo: poste ili faris kelkajn tiajn veturojn por faciligi la taskojn de ilustristo. Aliaj roluloj de Dickens ilustritaj de Phiz estis Squeers, Micawber, Guppy, Major Bagstock, Mrs Gamp, Tom Pinch kaj David Copperfield.

El la dek libroj de Dickens kiujn Phiz ilustris, li estas plej multe konata pro David Copperfield, Pickwick, Dombey and Son, Martin Chuzzlewit kaj Bleak House. Browne faris kelkajn desegnojn por Punch en siaj fruaj tagoj kaj ankaŭ ĉirkaŭ la fino de sia vivo. Li desegnis la kovrilon kiu estis uzata por dekok monatoj el januaro 1842. Li kontribuis ankaŭ el Punch's Pocket Books.

Aldone al sia laboro por Dickens, Phiz ilustris pli ol dudek romanojn de Lever (inter kiuj Harry Lorrequer, Charles O'Malley, Jack Hinton kaj la Knight of Gwynne). Li ilustris ankaŭ romanojn de Harrison Ainsworth kaj de Frank Smedley. Mervyn Clitheroe de Ainsworth estas unu el la plej bonkvalitaj verkoj de la artisto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]