Hadinec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hadinec
germane: Ottendorf
pereinta municipo
la poŝtejo de Hadinec, foto de 1929
Oficiala nomo: Hadinec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Anenský vrch
Montaro Orlica montaro
Situo Hadinec
 - alteco 750 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 43″ N 16° 32′ 17″ O / 50.19528 °N, 16.53806 °O / 50.19528; 16.53806 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hadinec
Portalo pri Ĉeĥio

Hadinec (Ottendorf) - estas eksa montara vilaĝo en valo de rojo sur sudorienta deklivo de Anenský vrch, proksime de Bartošovice v Orlických horách, estiĝinta pro koloniigo de rokytnica sinjorujo en la 17-a jarcento.

En la jaro 1937 estis ĉi tien transportita kapelo de sankta Anna el montopinto de Anenský vrch. Post la dua mondmilito ĝi tute ĉirkaŭkreskis per arbaro (hodiaŭ tio estas naturrezervejo Černý důl). Al la kapelo kondukas mallonga markita pado el disvojiĝo sub Hadinec.

Inter la mondmilitoj kondukis tra Hadinec, tiam Ottendorf, montara vojo de Jirásek. Eble nenia tiama turisma libro forgesis mencii pri tiu ĉi vilaĝo. Aŭ pro belegaj vidoj, kiuj estas el Hadinec ĝis hodiaŭ aŭ pro "pura kaj simpla gastigejo de Kastner", kie "ili konas eĉ ĉeĥe" (Chyský, Orlica montaro, 1913). Ottendorf estis tiam "malgranda germana vilaĝo proksimume kun 70 loĝantoj. Tre bona ties gastigejo kun du ĉambretoj kaj 5 litoj, kiuj povas esti plimultigitaj je pluaj 2 en teretaĝo kaj je kelke da pajlolitoj en subtegmentejo akceptos nur dum rikolto pli grandan nombron de turistoj." (Chyský, Orlica montaro, 1922).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]