Hadramaut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pejzaĝo proksime de Sejun ene de la Hadramaut-valo.

La regiono Hadramaut - arabe حضرموت - situas en la sudoriento de la respubliko Jemeno. Ĝi sude limiĝas pere de la Golfo de Adeno, oriente de la ŝtato Omano kaj norde de la dezerto Rub al-Ĥali. Al la regiono apartenas marborda ebenaĵo, en kiu la plej grandaj urboj estas al-Mukala kaj as-Ŝir, kaj dezerta altebenaĵo, kiu estas tratranĉata de fekundaj valoj. En la altebenaĵo la plej grandaj loŝlokoj estas Ŝibam kaj Tarim.

Ekonomio

Ekonomie la enloĝantoj de la regiono ĉefe vivas de kultivo kaj eksporto de tabako, daktiloj, tritiko kaj kafo. Tamen la agrikultura produktado ne sufiĉas por nutri la enloĝantojn, do nutraĵoj importiĝas.

Historio

Ekde la 2-a jarmilo antaŭ nia erao la regiono estis grava centro de la sudarabia civilizo. Dum la havenaj urboj amplekse komercis kun la urboj de la Hinda Oceano, la altebenaĵo gravis pro kultivo de olibano. Ĉefa loĝloko de la antikva regno estis Ŝabva. Dum la 7-a jarcento de nia erao la landa enloĝantaro estis islamigita, dum la 19-a jarcento kun Suda Jemeno venis sub kontrolon de Britio kaj ekde la jaro 1990 estas parto de la reunuiĝinta ŝtato Jemeno.

La unua eŭropa sciencisto, kiu amplekse vojaĝis tra la lando kaj esploris ĝin, dum la 19-a jarcento estis la germana arabiisto Adolph von Wrede