Haedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haedo Este placeto
Haedo Este placeto

Haedo estas urbo kaj fervoja stacio situanta en la partio Morón, provinco Bonaero, Argentino. La origino, kresko kaj disvolviĝo de la urbo rilatas al ties dekomence fervoja funkcio kaj al kreado de fervojaj atelieroj. Eĉ la nomo devenas el iama funkciulo pri fervojoj.[1]

La areo estas de 6,11 km² kaj la loĝantaro de 38.068 personoj en 2001, tio estas 13% malpli ol en 1991. Tio igas ĝin la 4a unuo plej loĝata de la partio, el kiu ĝi reprezentas 12% de la totalo.

Estas altlernejoj, grava biblioteko, alternativa radio kaj aliaj servoj.

Aera vidbendo de Haedo rigardanta orienten kun la grandurbo de Bonaero ĉe la horizonto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Municipio de Moron / La Ciudad / Localidades. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2014-06-08.

Ekŝteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]