Ruĝkapa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haematortyx)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa perdriko
Ruĝkapa perdriko
Ruĝkapa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Haematortyx
Specio: H. sanguiniceps
Haematortyx sanguiniceps
(Sharpe, 1879)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa perdriko (Haematortyx sanguiniceps) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas la ununura specio de la monotipa genro Haematortyx kaj kiel specio ankaŭ ĝi estas monotipa, tio estas sen agnoskitaj subspecioj.

Tiu orientalisa specio troviĝas en Indonezio kaj Malajzio nome kiel endemio en la montoj de norda Borneo, kie ĝi estas sufiĉete disvastigata. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi estis iam konsiderata komuna (Smythies, 1981) sed nune nekomuna inter 500 kaj 1700 m, foje pli sube ĝis 200 m. Ĝenerale estas limigita al makisaj arbaroj kaj sekaj sablecaj arbaroj de altaj valoj ĉe montoj.

Ruĝkapa perdriko

Ĝi estas mezgranda (25 cm) diketa perdriko kun nekonfuzebla skarlataj kapo, brusto kaj subvosto. La rimarkinda ruĝa kapo nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie Haematortyx sanguiniceps montras en la genro la radikon de la antikva greka Haemato signife "sango" kaj denove en la specio kunmetaĵon de du latinaj radikojn signife respektiva "sango" kaj "kapo". La resto de la plumaro ĉe maskloj estas nigrecbruna kaj pli kontrasta kun la ruĝaj partoj; dume ĉe inoj estas olivecbruna kaj iom pli senkolora. La iriso estas bruna; la beko flava ĉe masklo, dum bruna ĉe inoj; piedoj estas grizaj kun du spronoj ĉe maskloj kaj unu ĉe inoj. Evidentiĝas ke temas pri kazo de seksa duformismo. Estas ankaŭ hela okulringo, pli videbla ĉe masklo.

La voĉo estas altatona, akra klukado kak kak kak. Ankaŭ pom-prang, pom-prang ripete kelkajn fojojn per malgranda, metaleca voĉo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]