Hafiz-i Abru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bildo el verko de Hafiz-i Abru nome Majma al-tawarikh. “Noaha Arko” Irano (Afganio), Herat.

Hafiz-e Abru[1] (en farsi حافظ ابرو) mortinta en Junio de 1430) estis persa historiisto kiu laboris ĉe la kortegoj de timuridaj regantoj de Centra Azio. Lia kompleta nomo estas ʿAbdallah (aŭ Nur-Allah) ibn Lotf-Allah ibn 'Abd-al-Raŝid Behdadini;[1] dum lia mallongigita nomo estis transkribita en okcidenta literaturo ankaŭ kiel Hafiz-i Abru, Hafez-e Abru, Hafiz Abru ktp.

Hafiz-i Abru naskiĝis en la regiono Granda Ĥorasano kaj studis en Hamadān. Li eniris en la kortego de Timur en la 1380-aj jaroj; post la morto de Timur, Hafiz-i Abru pluis en la servo de la filo de Timur, nome Ŝaho Ruĥo, en Herat. Li interagis kun aliaj saĝuloj kunigitaj ĉirkaŭ la kortegoj de Timur kaj de Ŝaho Ruĥo, kaj iĝis agnoskita kiel bonkvalita ludanto de ŝako.[1]

Hafiz-i Abru estis la aŭtoro kaj/aŭ kompilanto de nombraj verkoj pri la historio kaj geografio de la Timurida ŝtato kaj apudaj regionoj, komisiita de sia mastro Ŝaho Ruĥo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Maria Eva Subtelny kaj Charles Melville, hafez-e-abru aŭ Ḥāfeẓ-e Abru