Hafsida dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monero de Hafsidoj kun ornama Kufa kaligrafio, Beĵaja, Alĝerio, 1249-1276.

La Hafsidoj (arabe الحفصيون al-Ḥafṣiyūn) estis sunaisma islama dinastio de Berbera deveno[1] kiu regis en teritorioj de Ifrikio (okcidenta Libio, Tunizio, kaj orienta Alĝerio) el 1229 al 1574.

La dinastio estis nomita laŭ Muhammad bin Abu Hafs[2] Berbero el la tribo Masmuda de Maroko. Li estis nomumita guberniestro de Ifrikio (en nuntempa Tunizio) de Muhammad an-Nasir, kalifo de la Almohada Imperio inter 1198-1213. La Banu Hafs, estis povega grupo inter la Almohadoj; ties praulo estis Omar Abu Hafs al-Hentati, membro de la dekopa konsilantaro kaj kompano de Ibn Tumart. Lia origina nomo estis "Fesga Umzal", kiu poste ŝanĝis al "Abu Hafs Omar ibn Jahja al-Hentati" (konata ankaŭ kiel "Omar Inti") ĉar estis tradicio de Ibn Tumart renomigi siajn kompanojn kiam ili alvenis al sia religio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Magbaily Fyle, Introduction to the History of African Civilization: Precolonial Africa, (University Press of America, 1999), 84.
  2. . Hafsids. Libya: A Country Study. Library of Congress. Alirita 5a de Marto 2011.
  3. Kitab al-Ansab fi Marifat al-Ashab, al-Baydaq, reviziita de Abdelwahab Benmansour 1971, pp. 32