Hagado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hagado
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
vdr

Hagado (Hagada aŭ Haggada aŭ Agada) estas ĝenro de la nejura, rabena literaturo en la juda tradicio, kiu entenas legendojn kaj parabolojn. La esprimo estas plej ofte aludita al la riĉe ilustrita libreto, kiun la familio kune kantas kaj legas dum la vespero de pesaĥo, festo de la maco. La libro parte en la aramea, parte en la hebrea antaŭskribas kiel oni devas legi la libron pri la ekzilo: la ekzilon en Egiption kaj eliron en la liberecon. La feston akompanas multaj kantoj, kiujn ĉiuj judaj infanoj devas perkere rememori. Tio okazas dum la tradicia festo nomata pesaĥa aranĝo (hebree סדר פסח; prononco [SEJder PEJsaĥ] aŭ [SEder PEsaĥ], jide סדר, do [SEJder] aŭ [SEder]).

Oni ofte uzas la esprimon Hagado eĉ al la tuta ritaro, ne nur al la libro.

Hagado el la 14-a jarcento

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]