Haguenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haguenau
Haguenau
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Haguenau
Kantono Haguenau
Interkomunumreto Communauté de communes de la région de Haguenau
Urbestro Claude Sturni (2008–2014)
Insee-kodo 67180
Poŝtkodo 67500
Demografio
Loĝantaro 34 648 (2009)
Loĝdenso 189,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48°49′02″N 7°47′19″O  /  48.817222°N, 7.788611°O / 48.817222; 7.788611 (Haguenau)Koordinatoj: 48°49′02″N 7°47′19″O  /  48.817222°N, 7.788611°O / 48.817222; 7.788611 (Haguenau)
Alteco 115 ĝis 203 m
Areo 182,59 km2
Situo
Haguenau (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Haguenau (prononco [aɡno]; germane origine Hagenau, “barile ĉirkaŭita herbejo”) estas franca komunumo en la departemento Bas-Rhin, en la regiono Alzaco. Ĝi kulture kaj historie estas precipe germanlingva respektive alemana, parte franclingva, kaj politike apartenas al Francio. La historia urbo troviĝas proksimume 25 kilometrojn norde de la alzaca ĉefurbo Strasburgo, proksimume 50 kilometrojn sudokcidente de la eksa badena Karlsruhe kaj pli-malpli 75 kilometrojn sudoriente de la sarlanda ĉefurbo Saarbrücken borde de la rivereto Moder. Haguenau havas proksimume 34 600 loĝantojn kaj post Strasburgo estas la dua plej granda urbo de la departemento Bas-Rhin (Suba Alzaco). La urbo estas administra sidejo de samnoma arondismento kaj kantono, kaj centro de la administra komunumaro “regiono Haguenau”.

Historio[redakti | redakti fonton]

La "Sankta Arbaro" (germane historie Heiliger Forst), kiu ĉirkaŭas la urbon, estas la plej granda arbara regiono en la alzaca ebenaĵo. Tiu arbarego dum la mezepoko estis la ĉasa regiono de la dukoj de Ŝvabio. Komence de la 12-a jarcento la ŝvaba duko Frederiko la 2-a ("Frederiko la Unuokula") konstruiĝis akvokastelon en la rivereto Moder, kiun lia filo, la Frederiko la 1-a Barbarossa, plivastigis ĝis imperiestra palaco (Pfalz). Jam dum la 1164 la loko kiel preferata loĝloko de la imperiestro Frederiko Barbarossa de tiu ricevis urborajtojn. La kastelo dum jardekoj estis imperiestra rezidejo de la nobela dinastio Ŝtaŭfoj kaj konservejo de la imperiestraj simboloj (en la rezideja kapelo Pfalzkapelle). Hagenau estis la loko de multaj pompaj imperiaj kunvenoj (Reichstage).

Ĉirkaŭ la jaro 1260 Hagenau iĝis libera imperia urbo (Freie Reichsstadt), poste pere de decido de Rudolfo de Habsburgo ricevis la titolon Oberlandvogtei (ĉefvoktejo); ekde la jaro 1354 ĝi estis gvidanto de la alzaca dek-urba ligo. En la "religia interparolo de Hagenau" dum la jaro 1540 en la urbo renkontiĝis feŭdaj regantoj kaj teologoj, por disputi kaj traktadi pri la kondiĉoj de religia interparolo inter luteranoj kaj katolikoj. La urbo prosperis, ĝis la Tridekjara Milito inter la jaroj 1618 kaj 1648 detruis potencon kaj bonstaton de la urbo. Pro la Vestfalia Paco la urbo dum la jaro 1648 iĝis posedaĵo de Francio.

Dum la jaro 1677 Haguenau laŭ komando de la franca reĝo Ludoviko la 14-a pere de la franca armeo estis komplete detruita, la restoj forbruligitaj kaj la eksa germana imperiestra rezidejo neniigita. La ŝtonoj de la eksa rezidejo estis uzitaj en la konstruo de la franca limfortikaĵo Fort-Louis. Post la de la prusia armeo agresa Francia-Prusia Milito, la urbo inter la jaroj 1871 kaj 1919 estis parto de la Germana Regno kaj apartenis al la imperia lando Alzaco-Loreno (Reichsland Elsaß-Lothringen). Post la traktato de Versajlo ĝi reapartenis al Francio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • historia muzeo (Musée historique/Museum für Geschichte), la plej granda muzeo de la departemento ekster Strasburgo
  • alzaca muzeo (Musée alsacien/Elsässisches Museum), lokigita en la renesanca konstruaĵo de la eksa kancelierejo (Maison de la Chancellerie/Kanzlei)
  • romanika kaj gotika preĝejo Sankta Georgo (Église Saint-Georges/Georgenkirche)
  • gotika preĝejo Sankta Nikolao kun baroka interno (Église Saint-Nicolas/Nikolaikirche)
  • restoj de la mezepoka remparo: pordego "Porte de Wissembourg/Weißenburger Tor", fiŝista turo Tour des Pêcheurs/Fischerturm, kavalira turo Tour des Chevaliers/Ritterturm
  • Fontanoj: georga fontano (Georgenbrunnen, mezepoko), abela fontano (Bienenbrunnen, 18-a jarcento), delfena fontano (Delphinbrunnen, 1825)
  • klasicisma sinagogo de Haguenau (1820, dum 1940 detruita fare de la nazioj, dum 1959 rekonstruita)
  • klasicisma urba teatrejo (1842-1846)
  • historia lupola halo (Halle au Houblon/Hopfenhalle, 1867, ampleksigita dum 1881 kaj 1908)
  • historia akvomuelejo
  • malfrumezepoka "malnova doganejo" (Ancienne douane/Alter Zoll)
  • barokaj burĝaj domoj el la 18-a jarcento

Fota galerio[redakti | redakti fonton]

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

En Haguenau ekde la jaro 2006 troviĝas filio de la universitato de Strasburgo, la Institut universitaire de technologie de Haguenau (IUT).

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]