Haifa Kamal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haifa Kamal
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (41-jaraĝa)
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Haifa Kamal (arabe: هيفاء كمال, naskiĝis en 1983)[1] estas unu el la pioniraj kantistinoj en Jordanio kaj en la araba mondo. Haifa Kamal estas unu el la ĉefkantistinoj en la jordania ina muzika grupo NAYA[2]

Ŝi lernis majstri la araban kantadon de sia patro la fama palestina komponisto kaj kantisto Kamal Khalil kiu estas kun sia bando Baladna unu el la plej signifaj reprezentantoj de tradicia palestina rezistomuziko[3], samgrade kiel estis Ahmad Kaabour[4] por la libana rezistomuziko kun la kanto Unadikom verkita je la komenco de la Libana interna milito.

Haifa Kamal havas bakalaŭron en matematiko, aldone al bakalaŭro en muziko kaj araba kantado. Ŝi ankaŭ estas profesia aktorino, ĉar ŝi ĉefrolis en multaj jordanaj teatraĵoj ludinte la rolon de la palestina poeto Fadwa Tuqan en televido-serio pri la neforgesebla poeto.

Kiel solokantistino Haifa kantis kun multaj profesiaj muzikaj grupoj kaj orkestroj loke kaj internacie, kiel ekzemple Baladna (Kamal Khalil), Rum (Tareq Al Nasser), Razz (Aziz Maraka), la orkestro de la nacia muzika konservatorio, Amman Symphonita, la kordokvarteton de Amano kaj multaj aliaj. Ŝi reprezentis Jordanion kiel profesia kantistino kaj aktorino iu internacie prezentis kiel en Egiptio, Tunizio, Sirio, Omano, Kuvajto, Libano, Kipro kaj Skotlando. Ŝi ankaŭ estis aŭdebla en multaj sontrakoj de arabaj kaj internaciaj televido-serioj, filmoj kaj dokumentofilmoj kun pioniraj sontrakaj komponistoj kiel Tareq Al Nasser, D-ro Najati Al Suloh kaj Waleed Al Hasheem.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Haifa Kamal

Haifa Kamal en Easttunes.com

Filmeto Deerati Remix - (Haifa Kamal هيفاء كمال)

Haifa Kamal - IMDb

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ar) Awj Ensemble & the Artist Haifa Kamal @ Shoman Arkivigite je 2019-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, la 17-an de septembro 2015, alirite la 22-an de decembro 2019.
  2. (angla) Haifa Kamal: The Palestinian Mathematician Who Rocks Arkivigite je 2019-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, Hotarabicmusic.com, la 17-an de decembro 2014, alirite la 22-an de decembro 2019.
  3. (angla) Chelsea Forer, The Traditional Palestinian Sound, 10-an de decembro 2015
  4. (fr) "La Palestine dans les textes: Les poètes en musique" (Palestino en tekstoj: la poetoj en muziko). Le Courrier, la 21-an de oktobro 2009.