Haile Gebrselassie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haile Gebrselassie
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1973 (1973-04-18) (51-jaraĝa)
en Asela
Loĝloko Asela
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr
Haile Gebrselassie survoje al venko en la Dubaja Maratono de 2010.

Haile Gebrselassie (en Amhara lingvo: ኃይሌ ገብረ ሥላሴ, haylē gebre silassē; 18a de aprilo 1973) estas jam retiriĝinta etiopia longdistanca kampe kaj ŝosee kuranta atleto. Li sukcesis atingi du Olimpiajn ormedalojn por 10,000 metroj kaj kvar Mondajn Ĉampionecojn. Li venkis ankaŭ en la Berlina maratono kvar fojojn sinsekve kaj ankaŭ tri rektajn venkojn en la Dubaja Maratono. Krome, li venkis en kvar tutmondaj titoeoj subtegmente kaj venkis ankaŭ en la Monda Duonmaratona Ĉampioneco de 2001.

Haile plej sukcesis en distancoj inter 1500 metroj kaj maratono, kaj moviĝis el subĉielo, subtegmento kaj transterena kuro al ŝosekurado en la lasta parto de sia kariero. Li rompis 61 etiopiajn naciajn rekordojn game el 800 metroj al la maratono, havis 27 mondajn rekordojn, kaj estas amplekse konsiderataj kiel la plej granda distanckuristo en historio.[1][2][3][4][5]

En septembro 2008, estante 35-jaraĝa, li venkis en la Berlina Maratono per monda rekordo de 2:03:59, rompante sian propran mondan rekordon je 27 sekundoj. Tiu rekordo restis dum tri jaroj.

En novembro 2021, Haile Gebreselassie estas sur la batalfronto en Etiopio kontraŭ la Tigray-ribelantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gebrselassie's great plan". The Independent. UK. 2a de junio 2000. Arkivita el la originalo la 7an de januaro 2008. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.
  2. "Men's 10,000m: Gebrselassie may be the best of all time". CBC Sports. 6an de aŭgusto 2001.
  3. "Haile successful: Gebrselassie reminds us once again of his greatness". Sports Illustrated. 5an de aŭgusto 2007. Alirita la 4an de majo 2010.
  4. Longman, Jere (13a de aprilo 2002). "MARATHON; Gebrselassie's Plan Could Hurt Him in the End". The New York Times. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.
  5. "Steinle seeking London glory". London: BBC Sport. 4a de aprilo 2002. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.