Haim Oron
| Haim Oron | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 26-an de marto 1940 (85-jaraĝa) en Givatajim | ||||
| Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Partio | Meretz United Workers Party (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo • Lahav vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chaim "Jumas" ORON (hebree חיים "ג'ומס" אורון, 'Ĥaim Ĝumas Oron, naskiĝis la 26-a de marto 1940 en Tel-Avivo) estas israela politikisto kaj iama prezidanto de la maldekstra partio Meretz.[1]
Li servis kiel Ministro pri Agrikulturo en la registaro de Ehud Barak de 1999 ĝis 2000. Poste, Oron provizore demisiis de la Kneset sed estis reelektita al la parlamento en la elektoj de 2003. Post la malvenkoj de lia partio en la Kneset-elektoj de 2006 kaj la eksiĝo de Yossi Beilin kiel gvidanto de Meretz Yahad, Oron fariĝis la nova prezidanto de la partio.[2][3]
En la elektoj de 2009, Meretz, sub la gvidado de Oron, kandidatiĝis sub la nomo Nova Movado - Meretz kaj estis subtenata de gvidaj israelaj intelektuloj kiel Amos Oz kaj iamaj Avroda -politikistoj kiel Shlomo Ben Ami, Uzi Baram kaj Avraham Burg, sed perdis du sidlokojn kaj de tiam estis reprezentita en la Kneset de nur tri membroj.[4][5][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ חיים אורון (hebree). Alirita 2025-08-07 .
- ↑ . New Meretz leader rejects offer to join gov't (angle) (2008-03-18). Alirita 2025-08-07 .
- ↑ . ביילין לא ירוץ, אך אינו מודה בכישלון (hebree) (2007-12-16). Alirita 2025-08-07 .
- ↑ "Meretz chief Haim Oron says he won't step down as party leader", Haaretz, 2009-02-15. Kontrolita 2025-08-07.
- ↑ Ephraim, Omri, "אורון נפרד מהכנסת: "פטריוט אמיתי וג'נטלמן"", 2011-03-23. (hebree)
- ↑ "Zahava Gal-On Sweeps Meretz Leadership". (angle)

