Hain-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hain-turo
observturo
Bazaj datoj
Konstrutempo 1828-1830
Konstruiganto Maria Pavlovna Romanova
Rekonstruo 1999
Teĥnikaj datoj
Pinta alteco 13.7 m
Materialo ŝtono
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 56′ 28″ N, 11° 21′ 55″ O (mapo)50.9410411.36525Koordinatoj: 50° 56′ 28″ N, 11° 21′ 55″ O (mapo)
Altitudo 300 m
Hain-turo (Turingio)
Hain-turo (Turingio)
DEC
Hain-turo
Hain-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Hain-turo
Map
Hain-turo
vdr

Hain-turo (germane Hainturm) estas inter 1828–1830 konstruita ŝtona belvidejo proksime de Kastelo Belvedere (Weimar) en Germanujo. Temas pri monumentprotektotaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hain-turo en 2007

Ĝian starigon komisiis la kulturema granddukino Maria Pavlovna Romanova ĉe antaŭe malarbara, 300 metrojn alta Hainberg/monto ĉe la Belvedere-forstejo. Ĝi havas altecon de 13,7 metroj kun diametro de 5,6 metroj. Konstrukomenco estis en la 21.4.1828, malkomenco en la 4.3.1830.

Post bruliĝo en 1908 la societo Hainturmgesellschaft rekonstruigis la turon ĝis 1909. Sekve ĝi iĝis interesa ekskursocelo kaj en 1930 la lokalo pligrandiĝis per teraso.

Malpermesitis la menciita societo en 1946 kaj ekde 1953 restoraciumo ne plu surlokis. La turo ekkadukis krome. Post Turniĝo fariĝis en 1999 novkolektiĝo de societanoj kaj refonditis Hainturmgesellschaft Weimar kun la celo de renaskigo kaj de la turo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo. Sekve estiĝis bela turo kun tri etaĝoj kaj belvedera platformo. Kune kun du najbaraj turoj - Paŭlina Turo apud Bad Berka kaj Karolina Turo apud Kiliansroda – ĝi unuiĝas per la 26 km longa migradopado Drei-Türme-Wanderweg.[1] Gravulo kiu tre engaĝiĝis pri la turo-restaŭrado estis la kuracistoj kaj prahistoriisto Ludwig Pfeiffer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]