Hainbach (Woogbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hainbach
monumento por la Komandorejo ĉe Hainbach apud Zeiskam
rivero
Bazaj informoj
Situo Palatinata Arbaro, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 33,6 km
Fluo
Fonto je la sudorienta flanko de la monto Roßberg, orienta rando de la Palatinata Arbaro
- Alteco super marnivelo 423 m
- Koordinatoj 49° 15′ 31″ N, 8° 2′ 23″ O (mapo)49.2586111111118.0397222222222
Enfluejo ĉe la nordorienta rando de Dudenhofen en la rojon Woogbach, maldekstra flanka brako de la rivero Speyerbach
- Alteco ĉ. 101 m
- Koordinatoj 49° 19′ 6″ N, 8° 23′ 36″ O (mapo)49.3183333333338.3933333333333
Altecodiferenco ĉ. 322 m
Geografio
Trairataj lagoj pluraj baraĵlageto en Kurpfalz-Park, baraĵlageto en la Gimmeldinger-valo
Alfluantoj
- Dekstraj Silbertalbach, rojo de la Loosen-fonto
- Maldekstraj rojo de la Quaderhang-fonto
Map
Hainbach
vdr

La rojo Hainbach, historie ankaŭ Heimbach estas ĉ. 33 km longa orografie dekstra flankrivero de la Speyerbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

En la mezepoko estis ĉe la meza parto de la rivereto monaĥeja bieno, kiu servis al katolika ordeno kiel komandorejo (regiona administrejo).

Verlauf[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas en alteco de 400 m je la orienta flanko de la monto Roßberg (alteco 637 m) en la montaro Haardt, kiu apartenas al la Palatinata Arbaro. Ĝi ĉirkaufluas la monton Teufelsberg (alteco 597,6) unue okcidente kaj poste sude. Post 4 km ĝi forlasas inter Frankweiler kaj Gleisweiler la mezmontaro kaj pasas la mallarĝan montetaran zonon plufluante tra la Malaltebenaĵo de Supra Rejno . Komence orienten, poste orienten kaj nordorienten ĝi trafluas la vilaĝojn Böchingen, Walsheim, Knöringen, Essingen. Je la suda rando de la regiono Gäu ĝi trafluas la komunumojn Hochstadt, Zeiskam, Lustadt kaj Weingarten. En Schwegenheim la Hainbach ŝanĝas sian direkto al la nordo. De Harthausen la rojo portas la nomon Wooggraben. Ĉe la sudokcidenta rando de la vilaĝo Dudenhofen ĝi subfluas la digon de la rivereto Speyerbach kaj daurigas sian vojon kanaligite por enflui malantaŭ tiu vilaĝo en la rivereton Woogbach, kiu estas la maldekstra riveretbrako de la rivereto Speyerbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1185 imperiestro Frederiko Barbarossa donacis al la johananoj vastajn areojn sur la teritorio de la komunumo Zeiskam norde de la vilaĝo ĉe Hainbach. La ordeno, kies sukceda organizo post la reformacia tempo estis la Malta ordeno, fondis tie regionan administrejon, la komandorejo Heimbach. Ĝi ricevis la nomon laŭ la rivereto, tiam estis skribata kun m. En la jaro 1525 dum la Palatinata Kampara Ribelo la komandorejo estis elrabita de la ribelantaj kamparanoj kaj dum la tempo la konstruaĵoj detruiĝis. En 2011 la komunumo Zeiskam starigis monumenton el la malmultajn restaĵojn, kiuj ĉefe konsistas el gotika arko el sabloŝtono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]