Saltu al enhavo

Hajkoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hajkoŭo
departemento-ranga urbo (1986–)
urbo (1926–)
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 570000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 776 141  (2018) [+]
Loĝdenso 771 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 1′ N, 110° 19′ O (mapo)20.02110.32Koordinatoj: 20° 1′ N, 110° 19′ O (mapo) [+]
Alto 222 m [+]
Areo 2304 km² ( 230 400 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Hajkoŭo (Hajnano)
Hajkoŭo (Hajnano)
DEC
Situo de Hajkoŭo
Hajkoŭo (Ĉinio)
Hajkoŭo (Ĉinio)
DEC
Situo de Hajkoŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haikou [+]
vdr

Hajkoŭo, Hajkou, ĉine 海口 estas prefektujnivela metropolo, ĉefurbo de provinco Hajnano (kie estas la plej granda urbo), en Ĉina Popola Respubliko. La urbo estas ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo.

Nubskrapuloj de Hajkoŭo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hajkoŭo / Hajkou etendiĝas en nordorienta parto de Hajnano-insulo laŭ la marbordo ĉe enfluejo de rivero.

Hajkoŭo / Hajkou komence estis haveno. En 1858 la haveno estis malfermita al internacia komerco, sekve ĝi komencis konkuri kun la malnova administrejo. En 1926 municipo formiĝis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la urbon. Ekde 1949 tiu urbo iĝis la plej grava haveno de la insulo kaj ekde 1988 ĉefurbo de la insulo.

Hajkoŭo / Hajkou troviĝas en limo de subtropika kaj tropika klimatoj. Inter aprilo-septembro la temperaturo estas iom pli, ol 30  °C. Neniam frostas. Jare pluvas po 1652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.

En Hajkoŭo / Hajkou aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Kelkaj luas kaj trafikas bicikle. La urbo havas internacian flughavenon, 3 ĉefvojojn kaj trajnojn. La lastaj uzas ankaŭ pramojn al la kontinento kaj nature al la alia insuloparto.

La Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Bazareja strato en Hajkoŭo
Panoramo al ponto de Hajkoŭo
Panoramo al nubskrapuloj de Hajkoŭo
Aerfoto pri Hajkoŭo
Larĝa panoramo de Hajkoŭo