Hakado kaj karbigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hakado kaj karbigado estas alternativo al la hakado kaj bruligado kiu havas malpli damaĝan efikon sur la medio. Ĝi estas la praktiko karbigi la biomason rezulte el forhakado, anstataŭ tutbruligi ĝin kiel ĉe la praktiko de hakado kaj bruligado.

En tiu kunteksto, oni povas produkti karbon per nombraj kaj variaj metodoj, el la plej simpla (terkovro sur amaso de ligno, kun strategie lokitaj aerumejoj) al plej prilaborita (moderna fabriko kiu rekuperas kaj reciklas strikte ĉiun elpelitajn gasojn).

Hakado kaj karbigado montras konsiderindan profiton al la medio kompare kun simila praktiko de hakado kaj bruligado.