Haliĉ
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Haliĉ (stacidomo). |

| Haliĉ | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo en Ukrainio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 77100 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 6 155 (2021) [+] | ||
| Loĝdenso | 249 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 7′ N, 24° 43′ O (mapo)49.11277777777824.721666666667Koordinatoj: 49° 7′ N, 24° 43′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 24,67 km² (2 467 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Haliĉ (ukraine Галич) estas urbo en Ivano-Frankivska provinco, Ukrainio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 6 155 loĝantoj sur areo de 24,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 249 loĝantoj/km². La urbo situas borde de la rivero Dnestro kaj estas dominata de la mezepokaburgo Haliĉ, sur alta altebenaĵo super la rivera valo.



La teritorio havas komunan limon interalie kun Krylos.
Historiaj lingvoj kaj ŝtataj apartenoj
[redakti | redakti fonton]La urbo kaj ties ĉirkaŭa regno apartenis al la Kieva Regno kaj post la 13-a jarcento estis per familia edzeco[1] asociita al la Grandduklando Litovio, en kiu estis aparte multaj aŝkenazaj, tradicie jidlingvaj judoj. Poste ĝi de 1349-1772 venis al Pollando-Litovio, inter 1772-1918 al la Habsburga Aŭstrio kaj post mallonga interveno de novembro 1818-novembro 1919 en la Okcident-Ukraina Popola Respubliko de 1919-1939 al la Dua Pola Respubliko. Sekve de 1939-1991 la urbo kaj ĉirkaŭa regno estis en Ukraina SSR de la ruse dominita Sovetunio, kvankam en la SSR formale la ukraina estis ŝtata lingvo - tial la nomoj en la koncernaj ŝtataj lingvoj estis litove nuntempe Haličas (historie Haličius aŭ Galičius), ukraine Галич, prononcata [HA:liĉ]; ruse same skribata Галич, sed prononcata [GA:liĉ], pole Halicz; germane Halitsch kaj judgermane העליטש, prononcata [HEJliĉ]).
La nomo de la historia teritorio Galicio cetre estas laŭ la rusa prononco de la urbonomo, [GA:liĉ].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ jen iom koncizigite: ekde la 10-a jarcento laŭ arkeologiaj restaĵoj estis slava setlejo proksime de la mezepoka burgo, kiu en 1140 unuafoje dokumentiĝis en kroniko. En la 1240-aj jaroj la Ora Hordo detruis la urbon, la princo kaj ekde 1253 reĝo Danilo edzigis sian filon Lev (Leo) al la filino de Mindaugas, grandprinco kaj ekde 1253 reĝo de Litovio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- historia princlando Volinio
- Haliĉ (stacidomo)
- Listo de urboj en Ukrainio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]






