„ Halka estas la ĉefverko de la pola komponisto Moniuszko. Oni ludis ĝin pli ol 700 foje en Varsovio. Tiu fakto — kaj ni ne forgesu ke Antoni Grabowski estas la tradukinto — laŭ nia ideo valoras pli ol la plej grave pristudita bibliografia raporto. Halka estos ludita dum la Oka Kongreso en Krakovo ”
„ Tiu ĉi la unua granda eldonita en Esperanto opero eble estos prezentita en la venonta
kongreso en Krakovo. Kompreneble, la ĉefa elemento en la sukceso de opero estas la muziko, kaj se tiu ĉi estos konforma al la bona /ibretfo, oni povas atendi brilajn efektojn! La temo estas kortuŝa sorto de vilaĝana knabino delogita de riĉa sinjorido, kies edziĝoceremonion ŝi vidas. Freneza, kun obtuzaj sentoj, Ŝi vagas forlasita, korrompita, ĉiam sopirante :
“Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi, floro lilia ?
Ĉion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis ;
Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas, falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno ?
Mi, kiel kampa flor” en aŭtuno
Sen vi, pereas mizera.”
La teksto estas tradukita el la pola, kaj ĝi estas bone kaj bele farita, kiel oni povas juĝi per la specimeno iom nekutima estas la ofta uzado de vortoj en kunmetita formo, ekz.: tutegala, ĵunsinjoro, kar-infanoj, gajbabili, k.a., kie la formoj en prozo certe estus nebonaj aŭ eĉ malĝustaj. Sed oni ja ne devas fari katenojn por la Muzoj! Ni legis la operon du fojojn kun granda
plezuro, kaj ni tre dezirus ĉeesti ĝian prezentiĝon. ”
„ Tri famuloj kvazaŭ kunlaboris por doni al la esperantista popolo tiun altvaloran libreton : Sr. Monjuŝko (1819-1872), unu el plej geniaj polaj komponistoj, — Vladimiro Volski (1825-1872), pola poeto kaj romanverkisto — Ant. Grabowski, verkinto de l' Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado, la homo, kiu kredeble la unua sonigis sub Ia ĉielo, interparolante kun D-ro Zamenhof — nian internacian lingvon.
En interesplena ”
— antaŭparolo S-ro Grabowski diras, ke la muziko de Monjuŝko « parolante rekte al koro, ravas ĉiujn, ne nur la muzik-scienculojn. Do ankaŭ nia diversnacia esperantistaro certe ne kulpigos Moniuszk'on por tio, ke Halka estas por ĉiuj tiel facile komprenebla. »
La libreto de W . Wolski « levigas alte super la kutima nivelo de tiaj helplaboroj, kaj eĉ sen muzika ilustro, kiu estos ja ĉiam la ĉefa, ofte la sola belo de opero, ĝi havas sian apartan , memstaran valoron »
« La kortuŝantaj arioj de Halka kaj Jontek estas veraj perloj de lirika poezio kaj ili povas per si mem ornami ĉiun poezian antologion. Kelkaj el ili, aperinte jam antaŭe en internacia traduko, ravis la esperantistaron. Ni opinias do, ke interese estos al la samideanoj ekkoni la tutan tekston de la unua esperanta opero, kiun espereble multaj el ni admiros sur la scenejo dum nia jubilea Krakova kongreso. »
Al tiuj tre precizaj informoj mi aldonos nur ke, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn renkontas tradukanto por alĝustigi versan tradukon kun la ritmo kaj muziko, S-ro Grabowski, dank’al sia profunda kono de la lingvo, sukcesis verki tre poezian, belsonan kaj facilkompreneblan poemon.
Mi citu parton al la « dueto ude Halka kaj Jenuŝ (Akto I, sc. IV):
HALKA
Vi min ne forlaso», koro !
Sed revenos al montaro.
Falko de mi!
Ĉe Ploranto mi ne plendos.
Sed sopiri mi atendos
Ĝis alflugos vi.
Ni por ĉiam nin kunigos.
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di'!
JANUŜ
Jes, mi vin ne lasos, kara,
Sed revenos al montara
Hejmo de ni.
Vi iu* ploros, vi ne plendos.
Sed trankvile min atendos,
Ĝi revenos mi,
Ni denove nin kunigos,
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di' !
Witold Rudziński, "Halka" de S. Moniuszko. Serio Mała Biblioteka Operowa. P.W.M. [1954], (116 p.)
Lesław Czapliński, Niewinność uciśniona: góralka Halka i gejsza Cho-cho-san (Senkulpeco subpremita: montaranino Halka kaj gejŝo Cho-cho-san) [en:] "W kręgu operowych mitów" (En la rondo de operaj mitoj) Kraków 2003
Lesław Czapliński, Huculska "Halka" (Hucula "Halka") (pri ukrainigita versio de la opero de Stanisław Moniuszko) [en:] SCENA OPEROWA 2/1993