Halldór Kiljan Laxness
Halldór Kiljan Laxness | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Halldór Kiljan Laxness sur pentraĵo de Einar Hákonarson
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Halldór Guðjónsson | ||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1902 en Ŝablono:Flagikono Rejkjaviko, Islando | ||||
Morto | 1-an de februaro 1998 en Ŝablono:Flagikono Rejkjaviko, Islando | ||||
Mortis per | Alzheimer-malsano vd | ||||
Religio | katolika eklezio • luteranismo vd | ||||
Nacieco | islandano | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ingibjörg Einarsdottir | ||||
Infanoj | Guðný Halldórsdóttir vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Laxness, Kiljan | ||||
Okupo | verkisto | ||||
Aktiva en | Islando vd | ||||
Aktiva dum | 1916– vd | ||||
Verkado | |||||
Temoj | katolikaj libroj | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Halldór Kiljan Laxness (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1902, mortis la 1-an de februaro, 1998) estis islanda verkisto.
Lia vera nomo estis Halldór Guðjónsson. La pseŭdonimon Laxness li elektis laŭ la bieno, kie li pasigis parton de sia infanaĝo.
La verkaro de Laxness ĉiam respegulas la tiumomentan sintenon de la aŭtoro. Sian unuan libron li jam verkis kiel 17-jarulo. Post la unua mondmilito li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj Usono. En 1923 li fariĝis katoliko, pasigis ioman tempon en monaĥejo kaj en jezuita lernejo en Londono, pilgrimis al Lourdes kaj al Romo. Tiutempe Laxness donis al si la kromnomon Kiljan, laŭ la samnoma irlanda sanktulo. Li verkis diversajn librojn pri katolikaj temoj, sed kelkajn jarojn poste li pro seniluziiĝo forlasis sian religion kaj ekinteresiĝis pri socialisma politiko.
En 1930 Laxness edziĝis al Ingibjörg Einarsdottir kaj revenis al Islando. Liaj verkoj nun temis ĉefe pri la vivo de la islanda popolo. En 1932 li vizitis Sovetunion. Li admiris la riĉan kulturan oferton en Moskvo, sed ŝokiĝis pri la malbona ekonomia situacio tie kaj la rigido de la stalinismo. Finfine li forĵetis siajn socialismajn idealojn kaj ekinteresiĝis pri orientaziaj kulturo kaj religio.
En 1955 Halldór Kiljan Laxness gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Listo de verkoj
- Barn Náttúrunnar (Infano de la naturo) (1919)
- Nokkrar Sögur (Kelkaj rakontoj) (1923)
- Undir Helgahnúk (1924)
- Vefarinn Mikli fra Kasimir (1927)
- Kvæðakver (Poema libreto) (1927)
- Salka Valka (du volumoj, 1931/32)
- Sjálfstætt fólk (Sendependaj homoj) en du volumoj, 1934/35)
- Heimsljos (La lumo de la mondo) en kvar volumoj, 1937-40)
- Islandsklukkan (La sonorilo de Islando), (trilogio), 1943-46)
- Atomstöðin (La Atomstacio) (1948)
- Gerpla (Heroa kroniko) (1952)
- Brekkukotsannáll (Analo de Brekkukot) (1957)
- Paradísarheimat (Retrovo de Paradizo)(1960)
- Innansveitarkroníka (1970)
- Kristnihald undir Jökli (Kristanismo ĉe La Glaciejo) (1978)
En Esperanto aperis
- Johano en Grenodomo, novelo, en La Tradukisto, dekdua numero, 12. novembro 1992 en traduko de Hilmar Bragason.
- La junulo en l'arbaro, poemo, en La Tradukisto, dudeksepa numero, 12. novembro 1997, en traduko de Baldur Ragnarsson.
- Stelo de majo, poemo, en La Tradukisto, dudeknaŭa numero, 12. julio 1998, en traduko de Baldur Ragnarsson.
- Sekura loko, novelo, en La Tradukisto, dudeknaŭa numero, 12. julio 1998, en traduko de Baldur Ragnarsson.
- La knaboj kaj la landoj, (ĉapitro el Sendependaj homoj), (Sjálfstætt fólk) en La Tradukisto, dudeknaŭa numero, 12. julio 1998, en traduko de Baldur Ragnarsson (unu ĉapitro aperis en BA1).
- Sendependaj homoj, (Sjálfstætt fólk), en traduko de Baldur Ragnarsson, Mondial, Nov-Jorko 2007. — ISBN 978-1-59569-056-2 [1]
Eksteraj ligiloj
greke http://www2.mbl.is/mm/serefni/laxness greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1955/laxness-bio.html greke http://www2.mbl.is/mm/serefni/laxness/ritaskra.html greke Intervjuo kun la verkisto fare de Baldur Ragnarsson esperante
|