Hallgrímur Pétursson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hallgrímur.
Hallgrímur Pétursson
Persona informo
Hallgrímur Pétursson
Naskiĝo 1-an de januaro 1614 (1614-01-01)
en Gröf
Morto 27-an de oktobro 1674 (1674-10-27) (60-jaraĝa)
en Islando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per lepro vd
Tombo Hvalfjarðarsveit vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Edz(in)o Guðríður Símonardóttir vd
Profesio
Okupo pastro • poeto • verkisto vd
Aktiva en Islando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hallgrímur Pétursson (1614-1674), estis islanda pastro kaj himnoverkisto. Unue li estis pastro en Hvalsnes en Suðurnes (Reykjanes) kaj tie estis tre malriĉa. Poste li estis pastro en Saurbær en Hvalfjarðarströnd kaj tie li estis sufiĉe bonhava. Siajn lastajn jarojn li suferis de lepro. Li verkis kaj psalmojn kaj nereligiajn poemojn sed la plej fama el liaj verkoj estas La Pasionaj himnoj (Passíusálmarnir) kiuj temas pri la suferado kaj morto de Kristo. Ili estas unue eldonitaj en la jaro 1666 kaj de tiam represitaj ĉirkaŭ 90 fojon. La himnoj ankaŭ estas tradukitaj en multajn lingvojn.

La plej granda preĝejo de Islando, Hallgrímskirkja en Rejkjaviko estis nomita laŭ li.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Jesu, vi estas reĝ' en ver'... (Víst ertu Jesú, kóngur klár) en ADORU - Ekumena Diserva Libro (numero 417) en traduko de Stefán Jónsson.