Halloween

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haloveno
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.Jack-o'-lantern estas tipa simbolo de festo.
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.
Jack-o'-lantern estas tipa simbolo de festo.
Oficiala nomo Halloween
Alia nomo All Hallows Eve
All Saints' Eve
Saveno
Hallowed End
Festata Kanado, Respubliko Irlando, Aŭstralio, Unuiĝinta Reĝlando, Japanio, Bahamoj, Usono, iam Nov-Zelando, Svedio kaj multaj landoj en Latin-Ameriko, kie ĝi estas konata kiel Noche de las Brujas (Nokto de sorĉistinoj)[1]
Speco Religia, kultura
Dato la 31-an de oktobro
Kutimoj kaj tradicioj eltranĉado de potironoj, halovena kantado, fajroj, kostumaj rendevuoj
v  d  r
Information icon.svg
Tipaj halovenaĵoj.

Halloween [haloŭin] (esperante : Haloveno) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

En Usono, Kanado, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Respubliko Irlando junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi la pordon, kaj kiam la plenkreskulo respondas, ili ekkrias "trick or treat!" ("ŝercon aŭ delekton!"), kiu estas demando ĉu la najbaro preferas doni dolĉaĵon al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus ke la junulo trompu lin aŭ ŝin. Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel parkerigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ metas amason da neceseja papero en la arbojn aŭ sur la tegmenton. Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Nordameriko, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj kaj la monstro de Frankenŝtejno, sed en Nordameriko ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon. En Usono kaj Kanado, ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel prezidentoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.

Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife peponojnpotironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle), kiu estas la plej konata simbolo halovena. Tiuj kukurblanternoj metiĝas antaŭ la domon por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn de domanoj, aŭ ornamas la domajn internojn dum halovenaj festoj.

Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, arane(aĵ)oj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, hantataj domoj, koboldoj, birdotimigiloj, lupfantomoj, strigoj kaj aliaj mallumaj estaĵoj noktaj kaj mortotemaj. La tradiciaj koloroj de Haloveno estas nigra kaj oranĝa.

De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanaj eklezioj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Haloveno estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en tradicioj de la Keltoj. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte vikanoj. Vidu Novpagana festo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]