Hallstein-doktrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Hallstein en 1969

La Hallstein-doktrino aŭ Doktrino de Hallstein, Halŝtejn-doktrino estis eksterpolitika doktrino de Federacia Respubliko Germanio de 1955 ĝis 1969, nomata laŭ kristandemokrata politikisto Walter Hallstein. Laŭ tiu, se iu lando ligas diplomatiajn rilatojn al Germana Demokratia Respubliko, tio estas konsiderata kiel „malamika ago“ kontraŭ la Federacia Respubliko. La kontraŭagado de la Federacia Respubliko ne estis skizita. Tiel, oni uzis larĝan skalon de la ekonomiaj sankcioj ĝis ĉesigo de la diplomatiaj rilatoj (tio okazis nur dufoje). Celo estis la eksterpolitika izolado de la GDR.

La Federacia Respubliko Germanio ĉesigis la uzadon de la doktrino dum registaro de Willy Brandt. La doktrino kaŭzis pli kaj pli da ekonomiaj kaj politikaj problemoj por Federacia Respubliko Germanio en la evoluantaj landoj.