Hallwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hallwil (stacidomo).
Hallwil
Blazono de Hallwil
Komunuma domo de Hallwil
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 19′ 50″ N 8° 10′ 43″ O / 47.33056 °N, 8.17861 °O / 47.33056; 8.17861 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 50″ N 8° 10′ 43″ O / 47.33056 °N, 8.17861 °O / 47.33056; 8.17861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 740
Areo 2,18 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 5705
Komunumkodo 4197
Mapo de Hallwil
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hallwil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio (Svislando). Ĝi havis 740 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hallwyl situas en la valo Seetal ĉe la orienta bordo de la rivero Aabach proksimume tri kilometrojn norde de la Lago de Hallwil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,18 km², de kiuj 0,28 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,43 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 560 m s.m. kaj la plej malalta punkto sur alteco de 441 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aabach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hallwil limas en nordo al Seon, en oriento al Seengen, en sudo al Boniswil, kaj en okcidento al Dürrenäsch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trajnhaltejo de Hallwil

Hallwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 10 kilometrojn sude en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hallwil datiĝas el la jaro 1167 kiel Allewilare. De 1560 ĝis 1950 la oficiala nomo de la komunumo estis Niederhallwil.

En mezepoko en Hallwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Hallwil fariĝis parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili vendis sian havaĵon en Hallwil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Hallwil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Coat of arms of Lenzburg.svg
Regio-lenzburg.jpg
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Hallwil