Haltostreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haltostreko estas manskriba kaj tipografia interpunkcia signo (—), uzata en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

  • Diversajn elipsojn:
    • Ellaso de frazmembro:

      «Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron» (Proverbaro) — ellaso de la predikato «kaŭzas» en la dua subfrazo.

      «Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido — nematura koko, bovido — nematura bovo, birdido — nematura birdo» (FE, §36).

    • Implican kondiĉon, tempon, komparon, konsekvencon, kontraŭmeton — do, ellasita(j)n konjunkcio(j)n:

      «Edzin’ admirata — edzo malsata» (Proverbaro) — konsekvenco.

      «Faru hodiaŭ, kion vi povas — morgaŭ vi eble okazon ne trovos» (Proverbaro) — «ĉar morgaŭ…»

      «Komenco Aprila — trompo facila» (Proverbaro) — tempo.

      «Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras — kiu mem ne penas, nenio al li venas» (Proverbaro) — kontraŭmeto.

  • Neatenditan kaj drastan transiron inter samspecaj frazmembroj:

    Matenas, vesperas — kaj tago malaperas (Proverbaro)

  • Memkorekton, precizigon en la pensofluo de la aŭtoro:

    li donis al ĝi spiriton, animon — pli ĝuste, vivpovon (Lanti, «Ĉu kreo aŭ nur iniciato?»)

    ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika (Lingvaj Respondoj, №1)

  • Parentezon (pare, anstataŭ komoj aŭ krampoj):

    fine, pli aŭ malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo mem — la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi (Esenco kaj Estonteco).

    la afero — mi ne dubas pri tio — devas prosperi (PAG)

  • Apartigon de replikoj en dialogo (vd tie).
  • Apartigon de limoj de intervalo (ĝis-streko): «la paĝoj 12–15», «Kabe (29 feb. 1872 — 15 jun. 1959)».
  • Komencon de ero en sennumera listo. Nun, kiam oni ĝenerale disponas pri sufiĉe riĉaj signaroj, ĉi tiu uzo eksmodiĝis, kaj tiucele oni pli volonte uzas bulmarkojn.

Haltostreko kaj tripunkto[redakti | redakti fonton]

En kelkaj verkoj, precipe tradukitaj el la angla, haltostreko estas uzata anstataŭ tripunkto. La anglalingvanoj relative malfrue akceptis la tripunkton; ekz‑e en la originalo de «La batalo de l' vivo» Dikenso nenie uzas tripunkton. La germana traduko de la verko, el kiu Zamenhofo plu tradukis en Esperanton, meĥanike paŭsas la interpunkcion anglan (do, neniom da tripunktoj). Zamenhofo aŭdace ekuzis 3 tripunktojn en sia traduko de 1891, tamen multaj anglecaj haltostrekoj restis, ekz‑e en jena nefinita repliko:

sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo—”

La anglaj redaktoroj de la presita eldono de 1910 ankoraŭ pli atentis la esperantan interpunkcion, tiel ke la reeldono de INKO (2001) entenas 33 tripunktojn. La kritika eldono de 2010 daŭrigis la esperantigon, kaj ĝia teksto entenas jam 63 tripunktojn.

En la moderna Esperanto tia misuzo de haltostrekoj ne plu estas praktikata. Haltostreko havas iom aliajn funkciojn, kaj signas alian intonacion ol tripunkto.

Tipografio[redakti | redakti fonton]

Manskribe kaj en la gramatikaj reguloj interpunkciaj oni ne distingas specojn de haltostrekoj. Same estis en la presarto Eŭropa ĝis la mezo de la 20ª jc; poste, kun la veno de la komputiloj, disvastiĝis la tradicioj de la tipografio Usona, kiu distingas 3 specojn de haltostrekoj:

  • La longa haltostreko, aŭ M-streko (ĉar ĝia longo proksimume egalas la larĝon de M): tio estas la tradicia haltostreko uzata i.a. en ĉiuj eldonoj de la Fundamento de Esperanto. Unikode U+2014 (dekume 8212), HTML-e —.
  • La ĝis-streko (ĉar uzata en la intervaloj: 1859–1917), aŭ n-streko (ĉar ĝia longo proksimume egalas la larĝon de n). Unikode U+2013 (dekume 8211), HTML-e –.
Cifera streko (maldekstre) kompare kun n-streko (dekstre) en la tiparo Noto Sans
  • La cifera streko samlarĝa kiel la ciferoj en la koncerna tiparo[1]. Se la ciferoj estas majusklaj, tiam cifera streko povas alti duonon de la alto de la signobildo de nulo (do, pli alte ol la aliaj haltostrekoj). Unikode U+2012.

(Angle respektive em-dash, en-dash, figure dash.)

Intervorte haltostrekoj povas aperi kun aŭ sen ĉirkaŭaj spacetoj:

  1. Plej tradicie — ĉi tiel — t.e. kunspaceta M-streko (uzata en la Zamenhofaj presaĵoj).
  2. Laŭ la malnova tradicio angleca—ĉi tiel—t.e. senspaceta M-streko (en Esperanto maloftega).
  3. Aŭ pli moderne – ĉi tiel – t.e. kunspaceta n-streko (norma en Germanio); tiel en PAG kaj aliaj eldonaĵoj de UEA, en «Monato» kaj multaj aliaj.

En ciferaj intervaloj (ekz‑e «p. 17–19») oni uzas la haltostrekojn senspacete, kaj eĉ se intervorte oni uzas M-strekon laŭ la stiloj (1) aŭ (2), intercifere multiuj preferas n-strekon aŭ (pli bone) ciferan strekon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En plimulto da tiparoj ĉiuj ciferoj estas egale larĝaj.