Halvor Rosendahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halvor Rosendahl.

Halvor ROSENDAHL estis norvega licenciato de natursciencoj, kuratoro de la Universitata Geologio Muzeo de Oslo kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri geologio.

Rosendahl elpaŝis en Esperantujo per la scienca artikolo "La kavitacia erosio" en Paul Neergaard (red.), Sciencaj studoj, Kopenhago 1958, p. 149-[152]. Li poste estis invitita kontribui al PIV.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]