Ham-sur-Heure-Nalinnes
| Ham-sur-Heure-Nalinnes | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
|
la loka katolika kirko Sankta Marteno | |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Distrikto | |||
| Poŝtkodo | 6120 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Yves Binon | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 13 856 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 292 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 19′ N, 4° 23′ O (mapo)50.31716214.3803219Koordinatoj: 50° 19′ N, 4° 23′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 45,84 km² (4 584 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ham-sur-Heure-Nalinnes (france proksimuma prononco [HAM-syr-heŭr'-naLIN']) estas municipo en Belgio. Ĝi apartenas al la provinco Henegovio (la plej okcidenta) de la precipe franclingva regiono Valonio, kaj detale estas parto de la distrikto Thuin. Komence de januaro 2016 ĝi havis 13 579 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2026 tie vivis 13 856 loĝantoj sur areo de 45,68 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 303 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]
Ekde 1977, jaro de la laŭleĝe deviga kunfandiĝo de la municipoj en Belgio, la eksaj municipoj Cour-sur-Heure, Ham-sur-Heure, Jamioulx, Marbaix-la-Tour kaj Nalinnes estis unuigitaj kaj fariĝis nuntempaj sekcioj de la nova municipo, alianomata "ento" (entité), de Ham-sur-Heure-Nalinnes.
La kastelo de Ham-sur-Heure estas ĝia urbodomo (samkiel ĝi estis la urbodomo de Ham-sur-Heure ekde la 1950-aj jaroj kiam ĝi estis aĉetato el la grafa familio d'Oultremont).
La rivero "Eau d'Heure" (Akvo de Horo) fluas tra la municipo de Ham-sur-Heure-Nalinnes kaj nomas du sekcioj "-ĉe-Horo" : Cour-sur-Heure kaj Ham-sur-Heure. Neniu alia vilaĝo, alie en ĝia valo, nomiĝas tiel.
Samkiele, neniu vilaĝo en Francio, eble homofona, nomiĝas Ham-sur-Eure aŭ Cour-sur-Eure en la valo de la rivero Eure, sed ekzistas Courville-sur-Eure inter la komunumoj de Eure-et-Loir.
Speciala biero kun speciala nomo
[redakti | redakti fonton]En 2017, la municipa estraro petis al la bierfarejo "Brasserie de Silenrieux" fari bieron "La Bourloyate" je la okazo de la heredaĵofesto. La nomo de la biero estas la kunfandiĝo de la kromnomoj de la loĝantoj de Ham-sur-Heure «Bourkî» et de Nalinnes «Marloyat(e)». Ĝi estas el la speco de "belga blankbiero".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (france)
| ||||||



