Hamada Madi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamada Madi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Mohéli
Ŝtataneco Komoroj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hamada Madi (naskiĝis en 1965 en la komora insulo Mohéli) estas komora politikisto. Li oficis kiel la ĉefministro de la Komoroj de 2000 ĝis 2002, antaŭ ol kiam la ofico estis forigita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Madi diplomiĝis en konstitucia juro en Ukrainio kaj laboris kiel politika konsultisto antaŭ ol li iĝis la ĝenerala sekretario de la Respublikana Partio de la Komoroj.

Antaŭ ol li nomumiĝis en novembro 2000 kiel ĉefministro, li plenumis la oficon de la ministro de Defendo kaj ludis ŝlosilan rolon en la intertraktadoj de paco kun la separatistoj de la insulo Anjouan. En januaro 2002, li anstataŭis kolonelo Azali Assoumani kiel provizora prezidanto de la Komoroj, sed pro sia deveno el la insulo de Mohéli li ne estis permesita kandidatiĝi por la prezidantaj balotoj en 2002. Post kiam Assoumani venis al prezidanta potenco en majo 2002, Madi estis nomumita speciala konsilanto. En aprilo 2007, li ricevis permeson forlasi la landon.