Saltu al enhavo

Hamamaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hamamacu)
Hamamaco
granda urbo kun esceptoj (2007–)
kerna urbo de Japanio (1996–)
urbo de Japanio (1911–)
urbego
konferenca kaj turisma urbo
industria grapolo
administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 430-0946
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 788 211  (2021) [+]
Loĝdenso 506 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 43′ N, 137° 44′ O (mapo)34.710888888889137.72619444444Koordinatoj: 34° 43′ N, 137° 44′ O (mapo) [+]
Areo 1558,06 km² ( 155 806 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Hamamaco (Japanio)
Hamamaco (Japanio)
DEC
Situo de Hamamaco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hamamatsu, Shizuoka [+]
vdr
kerno de la historia kastelo
la amuzparko Hamanako Palpal
vidaĵo ekde ŝintoisma sanktejo de la kvartalo Tenryū-ku, 天竜区
ĉe la marbordo

la urbo Hamamaco,[1] (japane 浜松市, prononco [hama-macu -ŝi]; laŭ Hepburn-transliterigo Hamamatsu-shi; laŭ Kunrei Hamamatu-si) situas en la okcidenta parto de la gubernio Ŝizuoko en Japanio. Laŭ la stato de la censo 2021 en la urbo vivis 788 211 loĝantoj sur areo de 1 558,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 506 loĝantoj/km². Laŭ japana kvalifiko ĝi estas Granda Urbo kun Esceptoj.

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]

La urbo Hamamaco ekde komenco de 2024 enhavas 7 kvartalojn.

Nomo loĝantaro (okt 2023) areo (km²) loĝantaro (okt 2023) loĝdenso
Chūō-ku 中央区 608 145 268,45 2 265
Hamana-ku 浜名区 155 996 345,77 451
Tenryū-ku 天竜区 24 515 943,84 26

La 1-an de januaro 2024, la nombro da kvartaloj estis reduktita de sep ĝis tri kiel parto de municipa restrukturigo. Naka-ku, Higashi-ku - prononco [Higaŝi-ku], Nishi-ku - prononco [Niŝi-ku], Minami-ku kaj parto de Kita-ku estis kunfanditaj en novan kvartalon Chūō-ku - prononco [Ĉuo-ku]. Hamakita-ku kaj la resto de Kita-ku estis kunfanditaj por formi Hamana-ku, dum Tenryu-ku - prononco [Tenrju-ku] - restis senŝanĝa. La reorganizo estis komence aprobita per referendumo okazigita la 7-an de aprilo 2019.

La loko nomiĝis "Hikuma" sed poste renomiĝis "Hamamacu", kiam Tokugawa Ieyasu, establanto de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa, konstruis tie la kastelon Hamamacu.

La granda entrepreno Suzuki havas sian sidejon en Hamamaco.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Hamamaco" en la du-paĝa mapo 24.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]