Hamilton Jeffers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamilton Jeffers
Persona informo
NomoHamilton Jeffers
Dato de naskiĝo13-a de oktobro 1893
NaskiĝlokoSewickley
Dato de morto28-a de majo 1976
MortolokoCarmel Highlands
Aĝo je morto82
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Hamilton Jeffers (naskiĝis la 13-an de oktobro 1893 en Sewickley, mortis la 28-an de majo 1976 en Carmel Highlands) estis usona astronomo. Li estis frato de la poeto Robinson Jeffers (18871962).

Li ricevis sian dipomon de la Universitato de Kalifornio en Berkeley en 1917 kaj doktoriĝon pri astronomio de la sama universitato en 1921. Li estis precipe notita de la Observatorio Lick pro la kvalito siaj observoj de kometoj.

En februaro 1921, li fariĝis instruisto pri astronomio ĉe la Universitato de Iovao kaj restis tie iom malpli ol tri jaroj. En 1924 li fariĝis adjunkta astronomo ĉe la Observatorio Lick. En 1933 li fariĝis Asociata Astronomo kaj en 1938 plena astronomo, li restis en la Observatorio Lick ĝis sia emeritiĝo en 1961, krom periodo de 1941 ĝis 1945, kiam li kontribuis al la milita strebo unue ĉe la laboratorio pri radiadoj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kaj poste kiel analizisto de operacioj en Alasko kaj en Brita Hindio.

Hamilton Jeffers esti notita pro la precizeco de sia laboro, kiu inkludas observojn de duopaj steloj. La 9-an de majo 1934, li malkovris la asteroidon (58093) 1934 JP elde la Observatorio Lick[1] ; la asteroido 1934 Jeffers estis nomita en lia honoro.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hamilton Jeffers en la angla Vikipedio.