Hammamet

Hammamet | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipality of Tunisia (en) ![]() ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8050 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 97 579 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 711 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 25′ N, 10° 36′ O (mapo)36.41666666666710.6Koordinatoj: 36° 25′ N, 10° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Hammamet aŭ Hamamato (arabe حمامات Ḥammāmāt, signifante banejoj") estas urbo en norda Tunizio. Ĝi situas en la sudoriento de la duoninsulo Kabo Bon kaj apartenas al la gubernio Nabeul. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la regiono ĉirkaŭ Hammamet estas populara celloko por turistoj pro la proksimaj mejloj da sablaj strandoj en la nordo kaj sudo de la urbo kaj estas konsiderita la plej vizitata regiono en la lando.
Fine de 2014 en la urbo vivis 97 579 loĝantoj sur areo de 36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 711 loĝantoj/km².
La urbo etendiĝas laŭ la marbordo kaj havas du centrojn: la malnova, Medina Hammamet, kaj la nova, konstruita en la 1990-aj jaroj, Medina Yasmine (Jasmeno). La konstruaĵoj estas malaltaj, plejparte unu ĝis du etaĝoj. La strandoj estas sablaj. La malnova urbocentro situas sur la teritorio de la fortikaĵoj de la 15-a jarcento, ĉirkaŭita de fortikaĵmuro.
La urbo estas precipe fama pro la florjasmeno. Ĉie en la urbo vi povas trovi suvenirojn faritajn el jasmeno.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la jaro 1, ekzistis setlejo nomita Pupput. Estis urbo kiu iĝis romia kolonio en la dua jarcento. En la 13-a jarcento, muroj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, kaj la medino de Hammamet estis konstruita en la 15-a jarcento . Poste, la urbo venis sub hispanan kaj turkan regon. Dum la Dua Mondmilito, ĝi estis unu el la ĉefsidejo de generalo Erwin Rommel.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La Medino de Hammamet
-
Malnova urbo
- Stratetoj de la médino