Hampstead (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hampstead)
Hampstead
urbeto
Administrado
Poŝtkodo NW3
Demografio
Loĝantaro 48 858  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 33′ N, 0° 10′ U (mapo)51.5541-0.17439999999999Koordinatoj: 51° 33′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Hampstead (Britio)
Hampstead (Britio)
DEC
Hampstead
Hampstead
Situo de Hampstead en Britio
Hampstead (Granda Londono)
Hampstead (Granda Londono)
DEC
Hampstead
Hampstead
Situo de Hampstead en Londono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hampstead [+]
vdr

Hampstead estas kvartalo en la urbodistrikto Camden en Londono. Temas pri unu el la preferataj loĝkvartaloj de la angla ĉefurbo: neniu alia loko en Britio havas pli da milionuloj. Ĉi tiu nova klientaro ĉiam pli delokigas "la tradiciajn intelektulojn de Hampstead" kiuj "fumis pipojn, skribis librojn (kiuj ofte ne vendiĝis) kaj kampanjis por nuklea senarmiĝo", kiel vortumis artikolo en la brita gazeto The Daily Telegraph en 2004.[1]

En la kvartalo interalie situas la Londona Freud-muzeo, kaj tie en 1938 la aŭstra psikoanalizistino Anna Freud fondis la inter psikoterapiistoj konatan Hampstead Nurseries, hejmo por militinfanoj - post la dua mondmilito pligrandiĝis la institucio: la Hampstead-malsanulejo por infanoj iĝis ekde 1947 fama instruejo por infanterapio. Sude la areo limas la la parko Primrose Hill, la Zoo de Londono kaj la pli granda parko Regent's Park.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia origina nomo estis Hamestede, la malnovangla termino por la hodiaŭa angla vorto homestead, kiu signifas "malgranda setlejo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Krom trovaĵoj, kiuj pruvas, ke ĉirkaŭ sep mil jaroj antaŭ nia erao ĉasistoj vivis en la areo de hodiaŭa Hampstead, la fundamenta ŝtono por la pli posta vilaĝo estis nur metita proksimume ok mil jarojn poste per la establado de malgranda setlejo.

Tamen, la evoluo de Hampstead nur komenciĝis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La malkovro de la loka ferakvo kaj ĝia saniga efiko ludis en tio decidan rolon, tiel ke la loko evoluis al populara banurbo. Kvankam ne kuracloko ekde la malfrua 18-a jarcento, Hampstead retenis sian statuson kiel populara antaŭurbo de Londono por la riĉa klientaro kiu volis esti proksima al la agrablaĵoj de la granda grandurbo dum en la sama tempo preferante esti for de ĝia bruo kaj malpuraĵo.

Alia kreskoeksplodo komenciĝis en la dua duono de la 19-a jarcento, post kiam Hampstead ricevis stacidomon kaj estis tiel ligita al Londono per relo. Jam en 1888 okazis la administra aliĝo al Londono. Ekde 1907, Hampstead ankaŭ estas ligita al la Metroo de Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Wade (The Daily Telegraph): Whatever happened to Hampstead Man? angle: "Kio ajn okazis al la viro(j) de Hampstead" (artikolo de la 8-a de majo 2004)