Han Duck-soo
| Han Duck-soo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| 한덕수 | |||||
| Naskiĝo | 18-an de junio 1949 (76-jaraĝa) en Ĝonĝu | ||||
| Religio | agnostikismo vd | ||||
| Lingvoj | korea vd | ||||
| Ŝtataneco | Sud-Koreio | ||||
| Alma mater | Universitato Harvard - ekonomiko Seula Nacia Universitato | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Choi Ah-youn (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | diplomato politikisto | ||||
| Laborkampo | ekonomiko | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Han Duk-su (koree 한덕수; naskiĝis la 18-an de junio 1949 en Ĝonĝu, Sud-Koreio) estas sudkorea politikisto, diplomato kaj ekonomikisto, kiu funkciis kiel la Ĉefministro de Sud-Koreio ekde majo 2022 [1]. La 14-an de decembro 2024, li estis nomumita portempa prezidanto, post kiam prezidanto Yoon Seok Yeol estis forigita de ofico kiel rezulto de misoficado; Sed nur du semajnoj post lia enposteniĝo, la Nacia Asembleo voĉdonis favore al lia elpostenigo.
Li estis ĉefministro de Sud-Koreio ekde la 20-a de majo 2022 [2]. Li estis ĉefministro de 2007 ĝis 2009, antaŭ tio li estis provizora Ĉefministro de Sud-Koreio post la eksiĝo de Lee Hae-chan la 15-an de marto 2006 ĝis la inaŭguro de Han Myung-sook la 19-an de aprilo 2006.
Li ankaŭ estis ambasadoro al Usono de 2009 ĝis 2012 kaj prezidento de la Koreia Internacia Komerca Asocio de 2012 al 2015 [3][4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lee, Joyce, "Who is Han Duck-soo, South Korea's acting president after Yoon impeachment?", 2024-12-14. (angle)
- ↑ The Hankyoreh: „Former Finance Minister Han nominated as new prime minister“, la 9-an de marto 2007 (angla)
- ↑ Former Chairmen of the Korea International Trade Association. Arkivita el la originalo je 2022-02-23. Alirita 2024-12-14 .
- ↑ Former Prime Minister Han Duk-soo Appointed as the Next KITA Chairman. Arkivita el la originalo je 2020-07-24. Alirita 2024-12-14 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Han Duck-soo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

