Saltu al enhavo

Han Ju

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Han Ju
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 768 (0768-01-01)
en Mengzhou, Dinastio Tang
Morto 25-an de decembro 824 (0824-12-25) (56-jaraĝa)
en Ĉangan
Tombo Heyang (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Konfuceismo vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Tang Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Han Zhongqing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Han Hui (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Han Chang (en) Traduki, Han Ru (en) Traduki, Han Zhouchou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
kaligrafo
politikisto
verkisto
filozofo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Han Ju (ĉine 韓愈 / 韩愈, pinjine: Hán Yù; stilonomo : Tuizhi 退之, Tuìzhī ; n. 768 en Mengzhou en la nuna Ĝjaoĝuo en Henano, Ĉinio ; m. 824 en Ĉangano) estis ĉina poeto historiisto, eseisto kaj antaŭulo de Novkonfuceismo, kiu laboris kiel poeto kaj verkisto en la dinastio Tang de Ĉinio.

Li eniris la historion kiel rigora defendanto de Konfuceismo kaj furioza kontraŭulo de budhismo kaj taoismo [1]. Priskribita kiel "komparebla en staturo al Dante, ShakespeareGoethe" por lia influo sur la ĉina literatura tradicio, [2] Han Ju opiniis por forta centra aŭtoritato en politiko kaj ortodokseco en kulturaj aferoj.

Han Ju estas konsiderata la plej granda prozisto de la dinastio Tang. Kontraŭe al la flora kaj troiga maniero de antaŭaj jarcentoj, li pledis por reviviĝo de la klara kaj simpla skribstilo de la Han-dinastio kaj tiel fariĝis la gvidanto de la konservativa Guwen-movado (古文運動, Gǔwén yùndòng ), kiu havos konsiderindan influon sur la ĉina literaturo ĝis la moderna epoko. Eĉ Mao Zedong studis la skribaĵojn de Han Ju kaj agnoskis sin kiel lian lernanton. Li ankaŭ sukcesis famiĝi en la kampo de poezio, sed en tio li ne atingis la nivelon de la lumaĵoj de la dinastio, nome Li Bai kaj Du Fu.

Skribaĵoj kaj kultura spuro

[redakti | redakti fonton]
  • "Juano Dao" (原道, origino de Dao)
  • "Yuan Xin (La Origina Naturo de Homo)"
  • "Yu Meng shanshu shu (Letero al ministro Meng)"
  • "Jian Ying Fogu Biao (Peticio por Admoni Homojn Rifuzi Renkonti la Ostojn de la Budho)"

Han Ju estas la aŭtoro de diraĵo, kiu eniris la ĉinan lingvon kiel priskribo de la "leĝo de la ĝangalo" en socio, kie forestas ritaj normoj: "La malfortulo estas formanĝita de la fortulo" ( ĉine: 弱肉強食).

En la 11-a jarcento, la ideoj de Han Yu influis la reformismajn agadojn de Ouyang Xiu, konsilisto de la imperiestro de la Dinastio Song.

La ĉina rivero Hanjiang estas nomita laŭ Han Ju.

La parabolo de Han Ju pri la unikorno estas rerakontata de Borges en lia eseo "Kafka kaj liaj antaŭuloj" (ĝi ankaŭ estis inkludita en lia " Libro de imagaj estaĵoj ").

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Charles Hartman: Han Yü and the T’ang Search for Unity. Princeton University Press, 1986, ISBN 0-691-06665-5. (angla)
  • William H. Nienhauser (Hrsg.): The Indiana Companion to Traditional Chinese Literature. Indiana University Press, 1986, ISBN 0-253-32983-3. (angla)
  • Stephen Owen: An Anthology of Chinese Literature. W. W. Norton, 1996, ISBN 0-393-03823-8. (angla)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hartman, Charles. (1998) Routledge Encyclopedia of Philosophy: Volume 1, p. 221–222. ISBN 978-81-7833-093-8.
  2. (1986) William H. Nienhauser Jr.: The Indiana Companion to Traditional Chinese Literature. Indiana University Press, p. 397–399. ISBN 0-253-32983-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]