Hana Hegerová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hana Hegerová
Bazaj informoj
Naskonomo Carmen Farkašová
Alie nomata Hana Čelková
Naskiĝo 20-an de oktobro 1931 (1931-10-20)
en Bratislavo
Morto 23-an de marto 2021 (2021-03-23) (89-jaraĝa)
en Na Homolce Hospital
Ĝenroj ŝansono
Profesio kantistino, aktorino
Aktivaj jaroj 19532011[1]
Retejo Hana Hegerová
vdr

Hana Hegerová, propranome Carmen Farkašová-Čelková (20-an de oktobro 1931 Bratislavo, Ĉeĥoslovakio - 23-an de marto 2021) estis signifa ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino, nekronita reĝino de ĉeĥoslovaka ŝansono. Eksterlandaj kritikistoj nomas ŝin Granda damo de ŝansono, Piaf el Prago aŭ ankaŭ Ŝansonistino kun slava animo. Ŝi realiĝis precipe kiel kantistino de ŝansonoj, kiu havas en landoj de la eksa Ĉeĥoslovakio neniun kompareblan konkurencon. Vastan publikon kaj fakan kritikon ŝi interesigis precipe pro kapablo drame interpreti la tekston. Grandan agnoskon ŝi kolektis eĉ en eksterlando, ĉefe en germane parolantaj landoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1937-1942 ŝi vizitis baletan lernejon en Nacia Teatro en Bratislavo. Abiturientiĝinte en gimnazio en Komárno ŝi volis ekviziti altlernejon ekonomian. Kiam ŝi ne povis, ŝi laboris en komarnaj maŝinfabrikoj kaj prelegis en tiea metilerneja lernejo.

Kiam ŝi finvizitis fakan teatran kurson ĉe ŝtata konservatorio en la jaroj 1951-1953 ŝi fariĝis en 1953 membro de Teatro de Petr Jilemnický en Žilina. Tiutempe ŝi havis jam infanon.

En la jaro 1954 ŝi rolis titolan rolon en filmo Frona sub artista pseŭdonomo Hana Čelková. En 1957 ŝi agadis en bratislava Tatra Revuo, kie ŝi unuafoje prezentiĝis kiel kantistino. Ekde la jaro 1961 ŝi prezentiĝis en praga teatro Rokoko. En 1953 ĝis 1966 ŝi prezentiĝis en teatro Semafor, kie ŝi rolis en Dobře placená procházka (Bone pagita promeno) kaj en filmo Kdyby tisíc klarinetů (Se mil klarnetoj).

Ŝi atingis grandajn internaciajn sukcesojn per sia interpretado de originaj kaj fremdaj ŝansonoj. Ŝi partoprenis tutan vicon de sukcesaj prezentiĝoj hejme kaj en eksterlando. En 1967 ŝi prezentiĝis kun france kantataj kantoj en Olympia de Parizo kaj en Monda ekspozicio en Montrealo. Oni komencis eldoni al ŝi gramofonajn diskojn en FRG, ŝi prezentiĝis en televidaj programoj de GDR. En 1970-aj jaroj ŝi lokiĝis regule en la unua deko de enketo Ora najtingalo.

En la jaro 2002 ŝi ricevis de prezidento Václav Havel medalon Por meritoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi kantas ankaŭ unu kanton en albumo de Jan Burian Dívčí válka (2006).

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aŭskultebla[redakti | redakti fonton]