Handbook of the Birds of the World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Handbook of the Birds of the World
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Loko Barcelono
Eldonejo Lynx Edicions
vdr

Handbook of the Birds of the World (angle = manlibro de la mondaj birdoj), mallonge HBW, estas 16-voluma konsultverko pri ornitologio. Ĝi estas eldonata en la angla lingvo de eldonejo Lynx Edicions en Barcelono. La unua volumo eliris en 1992; en decembro 2011 aperis la 16-a volumo. Lastan, aldonan volumon pri novaj birdospecioj kaj suma indekso oni planas por majo 2013.

La verko traktas ĉiun vivantan birdan specion. Ĝiaj kompilantoj estas:

  • Josep del Hoyo
  • Andrew Elliott
  • Jordi Sargatal
  • David A. Christie

Ĉiu volumo pezas iom pli ol 4 kg.

Ĝi estas unu el la plej respektataj aŭtoritatoj por determini speciojn, genrojn kaj familiojn (kaj ties interrilatoj, klasadoj kaj ordigoj) inter ornitologoj kaj biologoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]