Handley Page

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Handley Page
aircraft manufacturer vd
Dum 1909 - 1970
Sekvanto Scottish Aviation
Fondintoj Frederick Handley Page vd
Sidejo Cricklewood
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr
H.P.42 Hanno
O/400
H.P.61 Halifax Mk.3
H.P.67 Hastings
H.P.80 Victor

La Handley Page estis la unua brita avioprodukta entrepreno, kies aviadiloj estis venditaj publike. Ĝin fondis Frederick Handley Page la 17-an de junio 1909.

La firmao sukcesis unuafoje en 1915 per O/100. La O/100 estis siatempe la plej granda brita aviadilo. La malfacila nokta bombaviadilo havis alfikseblajn portajn surfacojn, kirason, malfermitan kajuton kun pafrezista vitro kaj protektitan propulson.

Evoluigita versio estis la O/400 kun pli fortaj motoroj. Oni konstruis el tiu tipo 450 ekzemplerojn inter 1918 kaj 1919. La O/1500 povis flugi ĝis Berlin, sed kiam ĝi estis preta, la milito jam finiĝis. Kelkaj O/400 estis uzataj en civila pasaĝerliverado post la Dua Mondmilito (Handley Page Transport) inter Parizo kaj Londono. El tiu tipo evoluis la pure civila aviadilo, la W.8 (unua flugo 4-an de decembro 1919), W.9 (unua flugo 1-an de oktobro 1925) kaj W.10 (same en 1925) kun malfermita pilotkajuto kaj fermita pasaĝerejo por 15 veturantoj. La entrepreno kunfandiĝis en 1924 kun Imperial Airways.

La deziro de Imperial Airways je pli granda aviadilo por flugoj al Afriko kaj Hindio estis plenumita per H.P.42, el metalo, kun duoblaj flugiloj, fermita kajuto kaj sidĉambro por 24 pasaĝeroj. Ĝi ekflugis en 1930.

Handley Page investis dumtempe monon ankaŭ por malgranda aerkanalo, kiu eĉ finance alportis enspezojn.

Okaze de la komenciĝanta Dua Mondmilito, la produktado estis tute transformita por militaj aviadiloj (gravis Halifax, Hampden, Hereford, Harrow, Heyford, Hyderabad kaj Hinaidi.

Oni produktis post la Dua Mondmilito ekz. Handley Page Hastings (1946), Hermes (1945).

Handley Page aĉetis en 1947 grandan parton de bankrota Miles Aircraft Company. Poste la firmao konstruis Victor, H.P.R. 7 Dart Herald, H.P.137 Jetstream. Pro la kreskantaj evoluigaj kostoj, Handley Page havis likvidajn problemojn (1969) kaj malfondiĝis la 1-an de junio 1970.