Ĝermolisto de ĉinaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hang Jun)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


C[redakti | redakti fonton]

Eĉeno S. Cian[redakti | redakti fonton]

Eĉeno S. Cian estis esperantisto en Barato dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

Citaĵo
 Vortareto Esperanto-Ĥina kies elementoj estas klasitaj laŭ la senco. 
— Belga esperantisto n178 (dec 1929)

H[redakti | redakti fonton]

Han Zhuwu[redakti | redakti fonton]

Han Zhuwu (naskiĝinta en 1942) estas ĉina esperantisto,nun loĝas en Tianjin.

Hang Jun[redakti | redakti fonton]

HANG Jun (1943-2003) estis redaktorino de Esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (1972- 2003), volontulo en la Centra Oficejo de UEA (1989), mortis la 25-an de junio.

Ivan Ho[redakti | redakti fonton]

Ivan Ho (mortis en la aĝo de 89 jaroj la 9-an de marto 2003) estis ĉina esperantisto, kiu sin okupis pri korespondado de la revuo El Popola Ĉinio dum deko da jaroj.

Ĥ[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

Iĉio Sun[redakti | redakti fonton]

Iĉio Sun estis ĉina esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko:

Citaĵo
 Alvoko al Tutmonda virinaro por enkonduki Mond-Registaron de Virinoj, ĉar estas el vira regado, ke devenas la milito. Tio estas ebla, sed la kunekzistado de vira regado kaj milito ne pruvas necese, ke unu kaŭzas la alian. La speco de la argumentoj iom inspiras al ni suspekton pri la sukceso de la proponita sistemo, Se la aŭtoro pretendas ke « tre malofte batalas du virinseksuloj unu la alian » li eble prave parolas pri orientaj faktoj, kie verŝajne virinoj estas perfektaj estaĵoj, sed certe ne pri eŭropaj, kie popolaĉaj virinoj batalas mane kaj edukitaj virinoj lange aŭ intrige, dum inter viroj ekzistas pli multe da kamaradeco kaj lojala konkurado. Se krom tiu malforta argumentado, ni aŭdas ke estas necese enkonduki liberan amon kun rajto de la virinoj elekti la preferaton, ni povas konjekti kian belan ĥaoson alkondukus la Mond-Registraro de Virinoj. Lingvo korektinda sed tamen bona penado estas farita por komuniki orientajn ideojn al cetera mondo. 
— Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)


L[redakti | redakti fonton]

Liu Hongkang[redakti | redakti fonton]

Liu Hongkang, ankaŭ literumita Liŭ Hung-Kang',' estis ĉina esperantisto dum la mezo de 20a jarcento.

Traduko

Citaĵo
 76 desegnitaj bildoj kun mallonga subteksto. Verŝajne destinita al infanoj por malamigi ilin la riĉulojn. Estas por ni Okcidentanoj ĉiam tre malfacile por juĝi orientan arton. Ĝi estas tre simpla rakonto pri infano, kiu volas iri al la lernejo, estas tie fitraktata de riĉula knabo kaj kiu fine devas ĉesi studojn kaj servuti. Li tamen kunprenas librojn. Tre verŝajne similaj aferoj okazis tre ofte. La rakonto estas en si mem korprema, sed mi ne trovis en ĝi ian artan literaturaĵon. M. M. 
— Belga esperantisto n363 (jul-aug 1959)

Liu Ren[redakti | redakti fonton]

Liu Ren (naskiĝdato nekonata, mortis la 22-an de aprilo 1947) estis ĉina esperantisto, la edzo de Verda Majo.

T[redakti | redakti fonton]

Tang Xun-an[redakti | redakti fonton]

Tang Xun-an (naskiĝis en 1911, mortis la 30-an de januaro 1988 en Pekino) estis ĉina esperantisto de post 1928, li faris multon por antaŭenigi la pekinan movadon dum duona jarcento.

U[redakti | redakti fonton]

Uzmee[redakti | redakti fonton]

Uzmee (Ujima), estis kuracistino kaj aktiva esperantistino en Huhe Haote, Interna Mongolio, Ĉinio.

Y[redakti | redakti fonton]

Yang Zongkun[redakti | redakti fonton]

YANG Zongkun (Jariĉ, 1937-1999), instruisto, mentoro de junaj e-istoj, forpasis la 3-an de septembro en Wuhan (Ĉinio). Individua membro de UEA ekde 1970, li estis unu el la tre malmultaj ĉinaj UEA-membroj en tiu tempo.

Yao Xueyin[redakti | redakti fonton]

YAO Xueyin, 89-jara ĉina verkisto, mortis la 29-an de aprilo. De 1981 membro de la societo "Amikoj de Esperanto" (kuniganta prestiĝajn subtenantojn kiel la verkistoj Bakin kaj Ĵelezo), li eklernis la Internacian Lingvon en 1935 kaj verkis en 1937 la artikolon "Esperanto ne estas fremdlingvo".

Z[redakti | redakti fonton]

Zhou Yinqiao[redakti | redakti fonton]

ZHOU Yinqiao (1906 - 1991) - mortis la 18-an de novembro 1991) estis honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo.