Hanna Chrzanowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanna Chrzanowska
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1902 (1902-10-07)
en Varsovio
Morto 29-an de aprilo 1973 (1973-04-29) (70-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo kancero
Tombo Saint Nicholas church in Kraków
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo flegisto
TTT
Retejo http://www.chrzanowska.diecezja.pl
vdr

Hanna Helena Chrzanowska (blazono Korab; naskiĝis la 7-an de oktobro 1902 en Varsovio, mortis la 29-an de aprilo 1973 en Krakovo) – pola flegistino, bonfaranta aktivulino, verkistino, pedagogino, instruktoro kaj antaŭulo de la familia, doma kaj paroĥa flegarto, viceprezidantino kaj membrino de la Ĉefa Estraro de Pola Asocio de Profesiaj Flegistinoj, ĉefredaktorino de la revuo "Pielęgniarka Polska" (Pola Flegistino), kunorganizantino de Pola Flegad-Asocio, beatigita de la Katolika Eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jaroj de la infaneco

Ŝi devenis de Mazovio. Naskiĝis ĉe la str. Senatorska 38, en familio de nobeloj blazono Korab kiel filino (la dua infano) de Ignacy, blazono Pobóg kaj Wanda Szlenkier. Ŝia familia domo ĉe la str. Senatorska estis belaspekta rezidejo, palaco, kiu post la unua mondmilito iĝis sidejo de la itala ambasado. La domo estis plenigita de belaj objektoj, havis sian oranĝejon, kaj baloj okazigataj en ĝi memorigis i.a. pentristoj, ekz. Wojciech Gerson. Malgraŭ sufiĉa riĉeco la familio ne estis indiferenta al la sorto de bezonuloj. Ŝia patro estis profesoro de filologio kaj historiisto pri literaturo en Jagelona Universitato en Krakovo, kiu flanke de la patrino estis parencita kun Joachim Lelewel kaj Henryk Sienkiewicz, kaj la patrino estis filino de konata en Varsovio familio de industriistoj. Ŝi havis pli aĝan je du jaroj fraton Bogdan. Valoras aldoni, ke ŝia familio famis pro filantropio (i.a. ŝia onklino, flegistino Zofia Szlenkierówna fondis en Varovio infanan malsanulejon).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Junece komencis skribi versaĵojn, kaj poste sub la pseŭdonomo Agnieszka Osiecka tri romanojn: Blua ŝlosilo (1934), Kruco sur sabloj (1938) kaj Flamanta neĝo. Krome ŝi estas aŭtorino de kelkaj libroj pri flegarto:

  • Miłosierdzie Skargi (Mizerikordo de Skarga). Krakowskie Zakłady Graficzne i Wydawnicze, Krakovo 1936.
  • Kune kun Teresa Kulczyńska, Zabiegi pielęgniarskie (Flegado), Polskie Stowarzyszenie Pielęgniarek Zawodowych w Warszawie (Pola Asocio de Profesiaj Flegistinoj en Varsovio), Krakovo 1938, unua eldono
  • Pielęgniarstwo w otwartej opiece zdrowotnej (Flegarto en malfermita sana prizorgo), Państwowy Zakład Wydawnictw Lekarskich (Ŝtata Fako de Kuracistaj Eldonejoj), Varsovio 1960, unua eldono
  • Sub redakto de Izabela Ćwiertnia: Rachunek sumienia pielęgniarki, Eldonejo Arbor, Krakovo 2002, ISBN 83-915612-2-4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]