Hannes Högni Vilhjálmsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hannes.

Hannes Högni Vilhjálmsson estas islanda esperantisto kaj komputikisto. En 2013 li estis la prezidanto de la organiza teamo pri la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, kaj laŭ la stato de novembro 2014 ankaŭ estas la prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio. Profesie li ekde 2010 estas asista profesoro en la Lernejo pri Komputika Scienco en la privata Universitato de Rejkjaviko. Antaŭe li de 1997 ĝis 2003 studis kaj diplomiĝis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Sekve li inter 2003 kaj 2006 pasigis tri jarojn kiel esplora scientisto ĉe la Instituto pri Sciencaj Informaj (ISI) de la Universitato de Suda Kalifornio, kie li estis membro de la Centro por Progresinta Esploro pri Teknologio por Eduko. En 2005 li en Los-Anĝeleso kunfondis la firmaon Alelo, kiu evoluigas teknologiojn por socia trejnado, kaj daŭre estas estrarano kaj teknika konsilanto tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]