Hannibal Hamlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hannibal Hamlin
Hannibal Hamlin, photo portrait seated, c1860-65.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1809 (1809-08-27)
en Paris
Morto 4-an de julio 1891 (1891-07-04) (81-jara)
en Bangor
Tombo Mount Hope Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hebron Academy
Subskribo Hannibal Hamlin
Familio
Patro Dr. Cyrus Hamlin
Patrino Anna Livermore
Edz(in)o Ellen Hamlin
Infano Charles Hamlin
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokatooficiro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hannibal HAMLIN (27a de Aŭgusto, 1809 – 4a de Julio, 1891) estis usona advokato kaj politikisto el la ŝtato Maine. En publika servokariero iu daŭris ĉirkaŭ 50 jaroj, li servis kiel la 15a Vicprezidento de Usono. La unua Respublikano kiu tenis la postenon, Hamlin servis el 1861 ĝis 1865. Li estas konsiderata inter la plej influaj politikistoj devenaj el Maine.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenis el Paris (Maine) (parto de Masaĉuseco ĝis la Misuria Kompromiso de 1820), Hamlin adminitris la farmon de sia patro antaŭ iĝi redaktoro de gazeto. Li studis juron, estis akceptita al la praktiko en 1833, kaj ekpractikis en Hampden, Maine. Origine ano de la Demokrata Partio, Hamlin komencis sian politikan karieron per la elekto al la Parlamento de Maine en 1835 kaj nomumo al la milita stabanaro de la Guberniestro de Maine. Kiel oficiro de la milico, li partoprenis en 1839 en negocado kiu helpis finigi la lokan landliman Aroostook-an militon kontraŭ Britio. En la 1840-aj jaroj Hamlin estis elektita kaj servis en la Usona Domo de Reprezentantoj. En 1848 la Domo elektis lin por la Usona Senato, kie li servis ĝis Januaro 1857. Li servis provizore kiel guberniestro por ses semajnoj en la komenco de 1857, post kio li revenis al la Senato. Hamlin estis aktiva opozicianto de sklaveco; li apogis la "proviso" Wilmot kaj opoziciis al la Kompromiso de 1850. En 1854, li arde opoziciis al la aprobo de la Kansas–Nebraska Leĝo. La pliiĝantaj sintenoj de Hamlin kontraŭ-sklavecaj okazigis, ke li lasis la Demokratan Partion (tiam multe pli konservema) por aliri al la ĵus formita Respublikana Partio en 1856.

En la prezidenta elekto de 1860, Hamlin estis la Respublikana nomumito por Vicprezidento. Elektita por konkurenci kune kun Abraham Lincoln, kiu estis el Ilinojo, Hamlin estis elektita parte por geografie ekvilibrigi la teamon kaj parte kiel iama Demokrato: li povus labori por konvinki aliajn kontraŭ-sklavecajn Demokratojn ke ilia estonteco estas kun la Respublikana Partio. La teamo de Lincoln kaj Hamlin estis sukcesa, kaj Hamlin servis kiel Vicprezidento el 1861 ĝis 1865, kio inkludis la tuton escepte la lasta monato de la Usona Enlanda Milito. La unua Respublikana Vicprezidento, Hamlin tenis la posteon en epoko en kiu la posteno estis konsiderita pli kiel parto de la leĝofara branĉo ol de la plenuma povo; li persone ne estis tre proksima al Lincoln kaj ne ludis gravan rolon en lia regado. Eĉ tiel, Hamlin subtenis la leĝofaran programon de la registaro en sia rolo kiel prezidanto de la Senato, kaj li turnis sin ankaŭ al aliaj vojoj por montri sian subtenon por la Unio, inklude militservon en la milico de Maine dum la milito.

Por la prezidenta elekto de 1864, Hamlin estis anstataŭata kiel nomumito por Vicprezidento pere de Andrew Johnson, Suda Demokrato elektita pro sia alvoko al la Sudaj Uniistoj. Lasinte la vicprezidentecon, Hamlin servis kiel Doganestro de la Haveno de Bostono, riĉiga posteno al kiu li estis nomumita de Johnson post tiu lasta sukcedis en la prezidentecco post la murdo de Lincoln. Tamen, Hamlin poste demisiis kiel Doganestro pro malkonsento kun Johnson pri la Rekonstruado de la iama Konfederacio.

En 1869, Hamlin estis elektita denove al la Usona Senato, kaj li servis du regotempojn. Lasinte la Senaton en 1881, li por mallonge servis kiel ambasadoro en Hispanio antaŭ reveni al Maine fine de 1882. Retiriĝinta, Hamlin loĝis en Bangor, Maine, kie li mortis en 1891. Li estis entombigita en la Tombejo Mount Hope (Monto Espero) en Bangor.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Glonek, James Francis (1948). Hannibal Hamlin and the Vice-Presidency. University of Wisconsin–Madison.
  • "Hannibal Hamlin, 15th Vice President (1861–1865)". United States Senate. Alirita la 14an de Septembro, 2018.
  • Harry Draper Hunt (1969). Hannibal Hamlin of Maine, Lincoln's First Vice-President. Syracuse University Press. ISBN 978-0-8156-2142-3. OCLC 24587.
  • Charles Eugene Hamlin (1899). The Life and Times of Hannibal Hamlin. Syracuse University Press. ISBN 978-0722291283. OCLC 1559174.
  • Speiser, Matt (2006). "The Ticket's Other Half: How and Why Andrew Johnson Received the 1864 Vice Presidential Nomination". Tennessee Historical Quarterly. 65 (1): 42–69. JSTOR 42628582.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]