Hanovro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)
Urbodomo
Stacidomo
Geografia pozicio en Germanio

HanovroHanovero estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 545 045 loĝantojn. La urbo estas grava industria kaj komerca centro; ĝi havas universitaton, plurajn altlernejojn kaj estas okazejo de diversaj internaciaj foiroj. La urbo kaj 20 ĉirkaŭaj komunumoj konsistigas la distrikton Regiono Hanovro.

Germana nomo: Hannover [haNOfer]
Situo: 9° 44’ OR, 52° 24’ NO Mapo, apud la rivero Leine
Areo: 204,09 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: averaĝe 55 m super la marnivelo

Historio

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

En 200 okazis la Expo 2000 en la Hanovra foirejo (Messegelände Hannover), kiu estas fama pro gastigado de CeBIT.

Urba silueto

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Esperanto en Hanovro

En la komenco de 20-a jarcento Paul Friedrich Wilhelm Tarnow propagandis Esperanton en la urbo. En 1907 oni fondis la unuan Esperanto-grupon de la urbo. Inter aliaj eventoj, de la 27-a de decembro 1987 ĝis la 3-a de januaro 1988 la 31-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Hanovro, en granda seminariejo flanke de la lago Maschsee, kaj pritraktis la temon "Sano". Hodiaŭ daŭre ekzistas vigla movado en la urbo. En la urboparto Döhren-Wülfel estas strato nomata "Esperantostraße".

Futbala Mondpokalo 2006

Hanovro estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Hanovro. En la dum 2004 tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 39.297 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo greke panoramaj bildoj de la urbo greke biografioj de gravaj inoj el Hanovro greke Ligo al la Hanovra Esperanto-Grupo