Hans-Georg Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hans-Georg BECK (naskiĝinta la 18-an de februaro 1910 en Schneizlreuth, mortinta la 25-an de majo 1999 en Unterfinning) estis germana bizancifakulo kaj kelkajn jarojn benediktano.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Li frekventis inter 1920 kaj 1925 la humanisman gimnazion en Scheyern kaj poste ĝis 1929 la gimnazion en Ettal. Tuj post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1929 Beck frokuliĝis sub la nomo Hildebrand je la benediktana monaĥejo de Scheyern. Li studis inter 1930 kaj 1937 filozofion (ĉe Josef Geyser, Dietrich von Hildebrand kaj Kurt Huber), teologion, klasikan filologion kaj bizancistikon ĉe Universitato de Munkeno kaj (en 1930/31) ĉe la pontifika kolegio Anselmianum je Romo kie li renkontis la belgan kodeksologon François Masai. En 1936 li doktoriĝis post defendo de la disertaĵo Vorsehung und Vorherbestimmung in der theologischen Literatur der Byzantiner ĉe Martin Grabmann. Aliaj por Beck influaj profesoroj estis Franz Dölger, Eduard Eichmann, Georg Pfeilschifter, Eduard Schwartz kaj Rudolf Pfeiffer. En 1939 li iĝis monaĥeja bibliotekisto en Scheyern kie li kune kun la samordenano Johannes Maria Hoeck kreis la Instituton bizancistikan de Abatejo Scheyern. En la 18.2.1944 li eksbenediktanis laboronte parte en la eldonado parte por la gazeto "Hochland". Ekde 1947 Beck estis helpanto kaj asistanto ĉe la Semnario mez- kaj novgreka je la munkena universitato ĉe Franz Dölger. Tie li habilitiĝis en 1949 per la laboraĵo Theodoros Metochites. Die Krise des byzantinischen Weltbildes im 14. Jahrhundert. Ekde la 11.4.1950 li estis privata docento pri bizanciaj studoj.

Posteulante Franz Dölger ĉekatedre en Munkeno Beck fokusiĝis inter 1960 ĝisemeritiĝe (1975) pli-envitrinigante la historion de institucioj kaj la literaturon bizancian. En 1962/63 li dekanis ĉe la filozofia fakultato. Per tradukoj kaj antologio ankaŭ malfakuloj povis nun informiĝi rekte pri la ĉiutaga vivo en la Bizanca imperio. Vokiĝojn al Libera Universitato Berlino en 1965 kaj Universitato Harvard en 1972 li rifuzis.

Ekde 1962 Beck estis orda membro ĉe Bavara akademio de la sciencoj, en kies kunsidraportaĵoj publikigitis multo de li. Inter 1965 kaj 1967 Beck estis vicestro de Deutsche Forschungsgemeinschaft kaj membro de Wissenschaftsrat. Kiel kunfondinto kaj prezidanto de la tenadsocieto li engaĝiĝis inter 1970 kaj 1983 pri la Germana studocentro je Venecio.

Inter 1963 kaj 1974 li estis ĉe Laborrondo de germanaj bizancistoj. Ekde 1961 li kuneldonis, inter 1964 kaj 1977 li ĉefeldonis la fakgazetojn "Byzantinische Zeitschrift" kaj "Byzantinisches Archiv". Beck ankaŭ fondis "Miscellanea Byzantina Monacensia" en 1965 kiujn foliojn li eldonisinter 1978 kaj 1996 kune kun Armin Hohlweg. Kun Athanasios Kambilis kaj Rudolf Keydell li eldonistis ĉe la berlina serio de Corpus Fontium Historiae Byzantinae. Sentante sin ŝulda je interfakuleco estis lia engaĝiĝo ĉe "Südost-Forschungen", la organo de la munkena Sudoriento-instituto (1966 ĝis 1997). Similicelen li fondis "Schriften zur Geistesgeschichte des östlichen Europa" kun Alois Schmaus kaj Georg Stadtmüller.

Honoroj kaj membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Großes Bundesverdienstkreuzes der Bundesrepublik Deutschland
  • 1988: Bayerischer Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst
  • 1966: koresponda membro ĉe Aŭstra akdemio pri sciencoj
  • 1975: membro ĉe Akademio de Ateno
  • 1977: ekstera membro de British Academy
  • 1988: membro de Usona Filozofia Societo[1]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Tekstoj kaj literaturo bizanciaj

  • Vademecum des byzantinischen Aristokraten. Das sogenannte Strategikon des Kekaumenop. (= Byzantinische Geschichtsschreiber 5, ZDB 532553-5. Styria, Graz u. a. 1956.
  • Geschichte der byzantinischen Volksliteratur (= Handbuch der Altertumswissenschaft. Abteilung 12: Byzantinisches Handbuch. Teil 2, Band 3). Beck, München 1971, ISBN 3-406-01420-8.
  • Byzantinisches Lesebuch. Beck, München 1982, ISBN 3-406-08584-9.
  • Der Vater der deutschen Byzantinistik. Das Leben des Hieronymus Wolf von ihm selbst erzählt (= Miscellanea Byzantina Monacensia 29, ISSN 0076-9347. Deutsch von Hans-Georg Beck. Institut für Byzantinistik und neugriechische Philologie der Universität München, München 1984.
  • Byzantinisches Erotikon. Orthodoxie, Literatur, Gesellschaft (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1984, 5). Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, München 1984, ISBN 3-7696-1532-8 (Auch: Beck, München 1986, ISBN 3-406-31309-4).
  • Kaiserin Theodora und Prokop. Der Historiker und sein Opfer (= Piper. Bd. 5221 Porträt). Piper, München u. a. 1986, ISBN 3-492-05221-5.

Teologio

  • Vorsehung und Vorherbestimmung in der theologischen Literatur der Byzantiner (= Orientalia Christiana Analecta 114, ISSN 1590-7449. Pontificium Institutum Studiorum Orientum, Romo 1937 (reimpresaĵo, Romo 1963).
  • Kirche und theologische Literatur im byzantinischen Reich (= Handbuch der Altertumswissenschaft. Abteilung 12: Byzantinisches Handbuch. Teil 2, Band 1). Beck, München 1959.
  • Von der Fragwürdigkeit der Ikone (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1975, 7). Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften u. a., München 1975, ISBN 3-7696-1474-7.
  • Actus fidei. Wege zum Autodafé (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1987, 3). Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften u. a., München 1987, ISBN 3-7696-1545-X.
  • Vom Umgang mit Ketzern. Der Glaube der kleinen Leute und die Macht der Theologen. Beck, München 1993, ISBN 3-406-37618-5.

Ŝtato kaj socio

  • Theodoros Metochitep. Die Krise des byzantinischen Weltbildes im 14. Jahrhundert. Beck, München 1952.
  • Senat und Volk von Konstantinopel. Probleme der byzantinischen Verfassungsgeschichte (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1966, 6, ISSN 0342-5991. Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, München 1966.
  • Res Publica Romana. Vom Staatsdenken der Byzantiner (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1970, 2). Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften k.a., München k.a. 1970.
  • Ideen und Realitäten in Byzanz. Gesammelte Aufsätze (= Variorum Reprint. CS 13). Variorum Reprints, London 1972, ISBN 0-902089-41-2.
  • Theorie und Praxis im Aufbau der byzantinischen Zentralverwaltung (= Bayerische Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Sitzungsberichte 1974, 8). Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften k.a., München k.a. 1974, ISBN 3-7696-1462-3.

Sub la pseŭdonimo Peter Hamann li publikigis:

  • Geistliches Biedermeier im altbayerischen Raum. Pustet, Regensburg 1954.
  • Saitenspiel des Daseinp. Buch-Kunstverlag, Ettal 1958.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günter Prinzing: Hans-Georg Beck (1910–1999). Ĉe: Südost-Forschungen 58, 1999, ISSN 0081-9077, p. 345–350.
  • Peter Schreiner: Nachruf Hans-Georg Beck (18.2.1910–25.5.1999). Ĉe: Byzantinische Zeitschrift 92, 1999, ISSN 0007-7704, p. 812–816.
  • Otto Kresten: Hans-Georg Beck. Ĉe: Bayerische Akademie der Wissenschaften. Jahrbuch 2000, ISSN 0084-6090, p. 302 (online).
  • Günter Prinzing: Bibliographie Hans-Georg Beck. Arbeitsgemeinschaft Deutscher Byzantinisten, Mainz 2000.
  • Hans-Georg Beck. Ĉe: Jürgen Petersohn (eld.): Der Konstanzer Arbeitskreis für mittelalterliche Geschichte 1951–2001. Die Mitglieder und ihr Werk. Eine bio-bibliographische Dokumentation (= Veröffentlichungen des Konstanzer Arbeitskreises für mittelalterliche Geschichte aus Anlass seines fünfzigjährigen Bestehens 1951–2001. Bd. 2). Thorbecke, Stuttgart 2001, ISBN 3-7995-6906-5, p. 29–34 (surrete[rompita ligilo]).
  • Vera von Falkenhausen: Zum 100sten Geburtstag von Hans-Georg Beck[rompita ligilo]. Ĉe Propylaeum – Virtuelle Fachbibliothek Altertumswissenschaften (PDF; (143 kB).
  • Günter Prinzing: Beck, Hans-Georg. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 31, Bautz, Nordhausen 2010, ISBN 978-3-88309-544-8, kolumnoj 75–78.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://search.amphilsoc.org/memhist/search?creator=Hans-Georg+Beck&title=&subject=&subdiv=&mem=&year=&year-max=&dead=&keyword=&smode=advanced