Hans Bakker (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hans Bakker (patro) (naskiĝis 1896 - mortis la 3-an de decembro 1988 en Amsterdamo, Nederlando) estis dum pli ol 50 jaroj delegitofakdelegito de UEA.

Lerninte Esperanton ĉ. 60 jarojn antaŭ la morto, li pere de ĝi edziĝis kaj poste klopodis utiligi ĝin en sia profesio, turismo. Liaj streboj alportis plurajn sukcesojn, i.a. esperantigon de la nederlandaj telefonbudoj kaj la menuoj de la eŭropaj fervojaj restoracioj Wagons-Lits. La ekskursoj de la Harlema UK en 1954 estis krome sub lia gvido. Li montriĝis ankaŭ talenta instruisto kaj informanto, kiu per trafaj, simplaj kaj amuzaj ilustraĵoj efike transdonis principojn kaj ideojn, i.a. en pluraj lernolibroj. Lia filo Hans ankaŭ estas konata esperantisto.