Hans Böckler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Böckler
Persona informo
Hans Böckler
Naskiĝo 26-an de februaro 1875 (1875-02-26)
en Trautskirchen
Morto 16-an de februaro 1951 (1951-02-16) (75-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Memorigilo Hans Böckler
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en DuseldorfoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans BÖCKLER (naskiĝis la 26-an de februaro 1875 en Trautskirchen apud Neustadt an der Aisch en Bavario, Germana Regno; mortis la 16-an de februaro 1951 en Kolonjo, FRG) estis germana socialdemokrata politikisto kaj sindikata funkciulo.

germana poŝtmarko de 1975, okaze de lia 100-a naskiĝtaga datreveno

Post la kreo de la okcidentgermana ŝtato Federacia Respubliko Germanio li inter la jaroj 1949 kaj 1951 estis la unua prezidanto de la germana sindikata konfederacio (germane Deutscher Gewerkschaftsbund). Nuntempe lia nomo aparte konatas pro la politika fondaĵo Hans-Böckler-Stiftung nomata laŭ li.