Hans Christian Andersen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hans Christian ANDERSEN)
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Christian Andersen
HCA by Thora Hallager 1869.jpg
Hans Christian Andersen en 1867
Naskiĝo la 2-an de aprilo 1805
en Odense, Flago-de-Danio.svg Danio
Morto la 4-an de aŭgusto 1875
en Kopenhago, Flago-de-Danio.svg Danio
Nacieco dano
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo fabeloj
Reprezentaj verkoj La virineto de maro
v  d  r
Information icon.svg

Hans Christian ANDERSEN Pri tiu ĉi sono aŭdu, esperante Johano Kristiano ANDERSENO (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense, mortis la 4-an de aŭgusto 1875 en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu ĉefe famiĝis pro la verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn. Li renkontis en la dana reĝa kortumo horloĝfariston Houriet el Le Locle, Svislando. Houriet invitis Andersen plurfoje al sia domo. Por tio la urbo Le Locle havas straton Hans-Christian Andersen. En la horloĝmuzeo 'Château des Monts' oni povas aŭskulti rakonton pri la restado de Andersen en tiu urbo en Ĵuraso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hans Christian Andersen naskiĝis en malriĉa kvartalo de Odense, sur insulo Fyn, kiel filo de ŝufaristo Hans Andersen (1782–1816) kaj Anne Maria Andersdatter (ĉ. 1775–1833). Interese, sed ne nekutime, la patronomoj de ambaŭ gepatroj signifas "Anders-ido" (Anders-filo resp. Anders-filino). Kvankam lia patro estis pli juna ol la patrino, li mortis kiam Hans havis ĉ. 11 jarojn. 14-jara Hans iris al Kopenhago kaj provis iĝi teatra aktoro aŭ kantisto. Pro subteno de la direktoro de la reĝa teatro, Jonas Collin, kaj de reĝo Frederiko la 6-a li povis de 1822 al 1826 viziti gimnaziojn en Slagelse, poste en Helsingør kaj en 1828 studentiĝi ĉe la Universitato de Kopenhago.

Andersen plurfoje vojaĝis al Anglio, Germanio, Hispanio, Italio kaj la Otomana Imperio. La itala pejzaĝo inspiris lin al la rakonto pri "la virineto de maro", kies praformoj tiam ekestis. Entute li faris 30 iom vastajn vojaĝojn, kiuj 32-foje gvidis lin al Dresdeno kaj 15-foje al apuda Maxen, loĝloko de liaj amikoj kaj mecenatoj Friederike Serre kaj Friedrich Anton Serre.

Per siaj verkoj, precipe fabeloj, Andersen jam dumvive gajnis artistajn reputacion kaj honorojn. En sia mortojaro li petis fotografon al sia loĝejo por fari fotojn de si en siaj ejoj; de tiam estas la lastaj bildoj pri li.

Andersen neniam edziĝis. Iuj sugestis, ke li estis samseksema, kaj filologoj analizis liajn verkojn pri tiutemaj indikoj.

Andersen verkis pli ol 160 fabelojn, kiuj aperis en ok volumoj. Lia centra ambicio estis, ke la fabeloj, ankaŭ tiuj baziĝantaj sur popolaj fontoj, estu kompreneblaj de infanoj. Liaj fabeloj estis tradukitaj al multaj lingvoj; jam Zamenhof faris tradukojn al Esperanto.

Ama vivo[redakti | redakti fonton]

En la frua vivo de Anderson, lia privata taglibro registras lian rifuzon havi seksajn rilatojn.[1][2]

Andersen ofte enamiĝis kun neatingeblaj virinoj, al kio multaj el liaj rakontoj estas interpretataj kiel aludoj.[3] Dum lia juneco lia nesamsenta amulino estis knabino nome Riborg Voigt. Aliaj finfine elrevigaj klopodoj de Andersen poste inkludis Sophie Ørsted, la filino de la fizikisto Hans Christian Ørsted kaj Louise Collin, la plej juna filino de lia patrono Jonas Collin. Unu el liaj rakontoj, La najtingalo, verkiĝis kiel esprimo de lia pasio por Jenny Lind kaj iĝis la inspiro por ŝia alinomo, "la sveda najtingalo." Aliflanke ŝiaj sentoj por li ne estis samaj; ŝi vidis lin kiel fraton, verkante al li en 1844: "adiaŭ... Dio benu kaj gardu mian fraton, tio estas la sincera volo de lia afekcia fratino, Jenny."[4]

Samtempe li ankaŭ spertis samseksajn allogojn, skribante ekzemple al Edvard Collin:[5] "Mi langvoras por vi kvazaŭ bela kalabria ĉiesulino ... miaj sentoj por vi estas tiuj de virino. La ineco de mia naturo kaj nia amikeco devas resti mistero."[6] Collin, kiu preferis virinojn, verkis en sia propra memorlibro: "Mi trovis min nekapabla por respondi al tiu amo, kaj tio kaŭzis al la aŭtoro multan suferon." Same, la am-obsedoj de la aŭtoro pri la dana dancisto Harald Scharff[7] kaj Carl Alexander, la juna hereda duko de Saxe-Weimar-Eisenach,[8] ne rezultis en iuj amrilatoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Ludoviko Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Andersen apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de l' homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiel senpere interpretas al ni la belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj.
(Ludoviko Totsche, Literatura Mondo 1932, paĝo 159.)
La kovrilo de "H.C. Andersen: Fabeloj
La kovrilo de "H.C. Andersen; Liaj vivo kaj verkoj" de Christian Petersen Heilskov, 1938 jaro

Aliaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Premioj honore al Andersen[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Christian-Andersen-Medalo (dane H.C. Andersen-medaljen), atribuita ĉiun duan jaron; konsiderata la internacie plej grava premio pri aŭtoroj kaj ilustristoj de infanlibroj.
  • Literatura Premio Hans Christian Andersen (dane Hans Christian Andersen Litteraturpris), atribuita proksimume ekde 2007 ĉiun duan jaron de komitato de Odense, la naskiĝurbo de Andersen. Ĝi rekompencu artistojn, kies verkaro iel parencas al tiu de Andersen.
  • Premio Andersen estas itala literatura premio por aŭtoroj, eldonistoj, tradukistoj kaj ilustristoj de infanlibroj. Ĝi estas transdonata en Sestri Levante, kie Andersen plurfoje estis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Lepage, Robert, "Bedtime stories", 18-a de januaro 2006. Kontrolita 19-a de julio 2006.
  2. Garfield, Patricia. The Dreams of Hans Christian Andersen (PDF), p. 29 (21-a de junio 2004). Alirita 20-a de julio 2006.
  3. Hastings, Waller. Hans Christian Andersen. Northern State University (4-a de aprilo 2003). Arkivita el la originalo je 23-a de novembro 2007. Alirita 15-a de decembro 2012.
  4. H.C. Andersen homepage (Danish). Hcandersen-homepage.dk. Alirita 2-a de aprilo 2010.
  5. Hans Christian Andersen's correspondence, red. Frederick Crawford, Londono. 1891.
  6. Seriality and Texts for Young People: The Compulsion to Repeat redaktita de M. Reimer, N. Ali, D. England, M. Dennis Unrau, Melanie Dennis Unrau
  7. de Mylius, Johan. The Life of Hans Christian Andersen. Day By Day. Hans Christian Andersen Center. Alirita 22-a de julio 2006.
  8. Pritchard, , "His dark materials", 27-a de marto 2005. Kontrolita 23-a de julio 2006.